BONA ESPERO Revuo de la Esperanto- Asocio de Suda Afriko Numero

Similar documents
Kiel ĝi funkcias, kiel vi kontribuas

WikiTrans: La angla Vikipedio en Esperanto

KUNSIDO EN BRUSELO: AKTIVA EŬROPA CIVITANECO

(a)among the world's great cities, Tokyo has less green space than London, Paris, or New York. Among the world's cities.

Tiusence oni povas diri ke la preparoj tre bone progresas. Ni jam. ŭropa Bulteno 1 Majo 2010, N 5 (94)

EŬROPA HIMNO. Al Eŭropo Teksto: Umberto Broccatelli

Constructing a Speech Translation System using Simultaneous Interpretation Data

SOMERA ESPERANTO-STUDADO EN NITRA

Chapter 5. Vojaĝu kun Zam (A basic course)

Lingva diverseco kaj la internaciigo de la universitatoj en Eŭropo 1

Abonoj & Pasintaj Numeroj. Kiel kontribui al ESK. ESK paĝo Mar P.O. Box 1097 Bendigo Central Vic 3552 Australia

Pri medicina terminologio en Esperantujo:

SESA VOLUMO. (rekonstuita sen bildoj) ĈAPITRO 12 KALOCSAY LA REDAKTORO

Du jardekoj de Internacia Kongresa Universitato

Enkonduka prelego Busano, KR, 50-a Kongreso de ILEI. Edukado al respektoplena turismo. Mireille Grosjean

You should go to Venice Beach.

BULTENO DE LA ALBANA ESPERANTO INSTITUTO

KROATA ESPERANTISTA KOLEGARO


Kumamoto Earthquake Experience Project (KEEP) 熊本地震体験プロジェクト We change the future of Kumamoto! 21 st January 年 01 月 21 日

Filatelo kaj Esperanto Okaze de la 110-jariĝo de Triesta Esperanto-Asocio

DELEGITARO DE EEU ĈE LA PREZIDANTO DE EŬROPA PARLAMENTO

13 a jaro Julio - Aúgusto 2010

UNU RINGO ILIN REGAS

Enhavo. anoncoj. Por ĝui universalan lingvon en la estonteco, ni devas certigi, ke ni havos komunan planedon. Zendo: pensiga ludo enigma

Esperanto. en Danio. Speciala numero septembro 2009

NIAJ LANDAJ MOVADOJ (2)

n ĝ ESK paĝo Se

What s New? Niihama City No.203 July Published by SGG Niihama. My happy ways to Japan. Hans Dummermas (Switzerland)

Enhavo. anoncoj. Malkovri Montrealon trovi amikojn! NASK revenos al Raleigh kun KTF. leterkesto. Varti jaguaron. Sonos. Vinovolo

L8 To Protect or To Develop

Terminologiaj konsideroj

L. ZAMENHOF FUNDAMENTA KRESTOMATIO

MALKOVRANTA LA ĜOJON KAJ MONDON DE VERA KRISTANISMO

PROGRAMO DE LA ANTAŬKONGRESO PRETA

Karlo Markso kaj Frederiko Engelso. Manifesto de la Komunista Partio. kun enkonduko de Eric Hobsbawm

Belaj Aŭtunaj Tagoj. MIZUNOYoshiaki. la organo de Tokorozaŭa-Esperanto-Rondo. n-ro novembro 2010

ISBN Rejkjaviko, Islando julio Amri Wandel kaj Roy McCoy (red.) Universala Esperanto-Asocio

Pro Esperanto - Vieno Hungara Esperanto-Asocio - Budapeŝto 1990

Fundamento. La ĉielo estas blua. Kie estas la libro kaj la krajono? La libro estas sur Komentario la tablo, kaj la pri krajono la kuŝas sur la

Ukranian nymphets nudes. Ukranian nymphets nudes

Results of Airborne Monitoring Survey by MEXT in Tokyo Metropolitan and Kanagawa Prefecture

Rev 8/12 SEE IT ALL - JapanBall Itinerary - September 2017

19 a jaro - N 133 Septembro - Oktobro

Riu Riu Chiu Spanish; English; Esperanto

From Tokyo to the world. A familiar brand for everyone. As the origin of evolution, MAKAVELIC will continue to develop as humans grow.

Acquisition of shares in Myanmar Brewery Limited. August 20 th, 2015 Kirin Holdings Company, Limited

Fundamenta Krestomatio

TITOLPAĜO B.TRAVEN LA MORTULA ŜIPO

KVINDEK JAROJ POST MONTEVIDEO. Enkonduko

Ü Ü Ü. novembro 2017 / n-ro 130

BONAJ DEMANDOJ KAJ BONAJ RESPONDOJ

UNESKO. Amaskomunikilaro: Operacia purigo UNESKO. Julio-Septembro 2017 n o 2. En La Internacia Lingvo Esperanto 联合国教科文组织信使杂志 ( 世界语版 )

IKU INTERNACIA KONGRESA UNIVERSITATO

タイトル : Basic Information / 基本情報. Duration / 開催期間 説明 :~ 年 ~ 月から ~ 年 ~ 月まで. Staff / スタッフ説明 : 青年会議所メンバーの参加人数例 : 何人 member

IKU 61 INTERNACIA KONGRESA UNIVERSITATO. 61a sesio. Roterdamo, Nederlando julio Redaktis: José Antonio Vergara

Organizantoj. Sofja Zareckaja Sonja (RU) ĉef-organizanto de la aranĝo. Peter Baláž Petro (SK) Dorota Rodzianko (PL) Matthieu Desplantes (FR)

( 言語聴覚学科 ) 入学試験問題 1 係員の指示があるまで 問題用紙及び解答用紙に触れないで下さい 2 問題は 2 頁 ~12 頁に印刷されています 3 解答用紙に氏名 受験番号及び受験科目名を記入して下さい 4 解答方法は次のとおりです 例 1 埼玉県の県庁所在地として 正しいのはどれか 1

WISH TIMES. December RA RA

LEGOLIBRETO V. Estu indulgema al mia laboro. Jindřiška Drahotová

Fundamenta Krestomatio

自然災害発生時の医薬品卸の対応について. Societal Function of Pharmaceutical Wholesalers in Times of Disaster CSR アトル代表取締役社長渡辺紳二郎 講演日 /2016 年 9 月 15 日 ( 木 )

pocho 3BD48FA0C2CCCA0CD6B69E07D57BDAC0 Pocho 1 / 6

AGM 対策の取組について ( 貨物関係 ) 米国 カナダ チリ及びニュージーランド ( 以下 AGM 規制国 という ) などは 東アジアに分布するアジア型マイマイガ ( 以下 AGM という ) が船舶を経路として自国に侵入することを警戒しています

Internacia Kongresa Universitato Vilno 2005 IKU INTERNACIA KONGRESA UNIVERSITATO. 58a sesio. Vilno, julio Redaktis : Amri Wandel

LA ŜTONA URBO. Anna Löwenstein

A. RIVIER. EN RUSUJO PER ESPERANTO. MOSKVA LIBREJO "ESPERANTO". 26, Tverskaja, 26, Moskvo, Rusujo.

1.No smoking. 2.No loud. 3.Take off shoes. 4.Keep clean. <attention> a fine is \50,000 < 各位貴賓 > 罚款 5 万日元 < 부탁합니다 > 벌금 50,000 엔

MALFERMITA INTERRELIGIA FORUMO EN NITRO

英語上級者への道 ~Listen and Speak 第 5 回飛行船には未来がある? Script

ROBINSONO KRUSO. lia vivo kaj strangaj, mirindegaj aventuroj. Verkita de Daniel Defoe. Tradukis en 1908 Pastro A. Krafft

Robinsono Kruso Danielo Defo Tradukita de A. Krafft

JENESYS2016 Outbound Program (Indonesia, University students) Program Report

NOTICE TO PROSPECTIVE RESIDENTS FOR INTERNATIONAL STUDENTS MUST-DO S

Trans la Spegulo. kaj kion Alico trovis tie. de Lewis Carroll ilustrita de John Tenniel tradukita de Donald Broadribb

Centre. Shanghai. May/June

Fremdlingvo-instruado kiel publika politiko

Tarzan de la Simioj. Elangligis Donald J. HARLOW. de Edgar Rice BURROUGHS

Internacia Kongresa Universitato Vilno 2005 IKU INTERNACIA KONGRESA UNIVERSITATO. 58a sesio. Vilno, julio Redaktis : Amri Wandel

I NTERNACIA K ONGRESA U NIVERSITATO

SANO JARKOLEKTO 1983 NUMERO 4 ĈEĤA ESPERANTO-ASOCIO

IPA25 周年記念誌英語版. Recollection of the First Visit to New Zealand

Centre. A new face. for an old friend. Shanghai. July/August

EKSKURSA TAGO DE LEA

Shanghai. July/August. Kids Rule!

( 経済同時 ) 京都市産業観光局 京都市認定通訳ガイドによるガイドツアー ( 英語 ) の試行実施について

Information for OIST Seaside House(OIST シーサイドハウスについて )

karaksa hotel A new style of minimalist hotel

Effects of LCCs Entering Japan s Aviation Market and JAL s Strategy

航空従事者学科試験問題 E1 資格航空英語能力証明題数及び時間 42 題 60 分 意 (1) 解答は 航空従事者学科試験答案用紙 ( マークシート ) に記入すること なお 航空従事者学科試験答案用紙 ( マークシート ) は 2 枚あり 問 1

Carrot in Japan. 27 th Sep., 2017 Takahiro Kumano, Ph.D. Bejo Japan KK Representative Director ;

Tsukuba Life Handbook つくばでの生活ガイド

事務連絡 平成 2 7 年 9 月 1 6 日 各検疫所御中 医薬食品局食品安全部監視安全課 オーストラリア産牛肉等の取扱いについて

Your Choice Your Future あなたの選択 あなたの未来 مستقبلك اختيارك. E.V.P. Ryoichi Kado 副社長嘉堂亮一 JGC Gulf International Co. Ltd. JGC Gulf

Centre. Consulates and Chambers. Shanghai. Centre of Shanghai s. March/April

Roberto da Silva Ribeiro- IPHAN- Brazila Nacia Instituto pri Historia kaj Arta Heredaĵo

第 4 回マカオ国際旅行エキスポ 2016 ~ 出展者サービスマニュアル ~

FINISHES. Finiture Materialien Finitions Acabados 仕上げ

Equipment List Yukon Backpacking For Waseda University (Summer 2015)

FINISHES. Finiture Materialien Finitions Acabados 仕上げ

Transcription:

BONA ESPERO Revuo de la Esperanto- Asocio de Suda Afriko Numero 1 2008

La Redaktoro Kontribuaĵojn sendu papere (prefere maŝinskribite), aŭ en elektronika formato al la redaktoro: Poŝte: Johan KÖHLER P.O. Box 245 WINKLESPRUIT 4145 Respubliko Sud-afrika Retpoŝte: johan.kohler@gmail.com Ĉi tiu revuo iras al la membroj de la Esperanto-Asocio de Suda Afriko (EASA). Interŝanĝe por aliaj revuoj, ĝi estas havebla de la kasisto. Ne-membroj povas aboni, skribante rekte al la kasisto. S-ro C. Beckford 43 Fairview Crescent MILNERTON RIDGE 7441 Respubliko Sud-Afrika 1

Enhavo La temo de la numero...5 Ordo el ĥaoso...6 Hajko/Haiku...9 Korespondi deziras...12 Japanio...19 Japanaj poezi-amantoj en dulingva deklamado...24 2

Redaktore La temo de la numero Bonvenon al nova numero de Bona Espero. La 92a Universala Kongreso de Esperanto okazis en Jokohamo, Japanio pasintjare. En tiu ĉi numero do troviĝas kelkaj artikoloj pri Japanio. Troviĝas informoj pri la lando mem, kaj ekzemplo de la tradicia poeziformo nomata Hajko (kun angla teksto). Kiel kutime vi trovos ankaŭ novaĵojn el Esperantujo kaj la ĉiam evoluanta mondo de Interreto. Bonan legadon! 3

Esperanto en Interreto Ordo el ĥaoso Nova retejo Klaku kunigas Esperantajn elektronikajn tagĵurnalerojn Verkis Johano Kohler Pri Klako (http://www.klaku.net) Ekde la populariĝo de l' Interreto kaj specife de la Tut-tera Teksaĵo (TTT, angle World-wide web) la ideo havi retan "hejmon" ekzistis. Eble vi memoras servojn kiel Geocities, Yahoo! kaj Excite kiu provizis senpage eblecon starigi personan retpaĝaron. Kvankam tiuj firmaoj klopodis faciligi la aferon, ne ĉiuj kapablis uzi ilin, kaj personaj retpaĝoj restis ludilo de la teĥnikaj lertuloj. La ideo tamen progresis, evoluiĝis, kaj eĉ pli faciligis en la nuntempan "blogon". Blogo estas persona retpaĝo, sed eble pli ĝuste reta tagĵurnalo. Blogo permesas al homo tre facile skribi tagajn artikolojn sur persona retpaĝo. Dank' al la blogsoftvaro, artikoloj aŭtomate aperas laŭdate, kaj estas tiuj serĉeblaj laŭ etikedoj aŭ ŝlosil-vortoj, kiujn la aŭtoro enmetas. Kiel Yahoo! kaj Geocities ofertis personajn retpaĝojn, multaj firmaoj nuntempe ofertas senpagajn blogojn. (vidu ĉisube). Plu evoluado de blogoj, kompare al personaj retpaĝoj, estas la apero de blogariloj tiuj estas retejoj, kiuj kolektas, organizas kaj ĝenerale kunigas blogojn. Blogariloj povas prizorgi blogojn kaj aŭ pri unu specifan temon, aŭ pri diversaj temoj. Oni eĉ socialigis la ideon, permesante al legantoj/uzantoj de la blogarilo poentigi la blogerojn, aŭ kategorii ilin. Tiel, la granda amaso de opinioj, artikoloj, humoraĵoj kaj aliaj legaĵoj filtriĝas, kaj supren venas la plej bonaj kaj interesaj de tiuj. Ĝis nun, la esperanta blogaro ne estis rete interkonektita. 4

Antaŭnelonge oni anoncis retejon Klaku.net, kiu unuafoje celas kunigi la esperantista blogaro (kaj, ĝenerale, esperantistaj retejoj). Ĝi ebligas aliron al la plej novaj kaj popularaj blogeroj en diversaj kategorioj. Uzantoj de la retejo povas partopreni per kreado de uzantkonto. Poste tiuj uzantoj povas mem proponi, kategoriigi kaj poentigi artikolojn. Kiel ĝi ekestis? Klaku ekzistas dank' al la libera kodo de Pligg, kiu siavice estas modifo de "Menéame", projekto kreita de la majorkano Ricardo Gali. Ricardo Gali kreis "Menéame" por havi socian paĝaron simile al digg.com. Kiel ĝi funkcias? Klaku estas retprogramo kiu permesas al vi publikigi artikolojn en la paĝaro kaj la ceteraj uzantoj voĉdonos aŭ klakos viajn Supre: listeron prezentita de Klaku 5

kontribuojn kaze ke la uzantaro taksu ilin gravaj aŭ interesaj. Klaku prezentas al vizitantoj liston de artikoloj, kun mencio de ĝia kategorio, proponinto kaj populareco. La suba bildo montras unu listeron. La tempo de la artikolo estas "La plej granda labirinto sur la mondo" kaj estis proponita de uzanto ombresaco. Aldone oni povas vidi ke temas pri turismo, kaj la artikolo jam ricevis 8 voĉojn. Maldesktre oni indikas la nombro da poentojn kiujn la artikolo jam ricevis. Klakante sur "Klaku" oni povas voĉdoni por la artikolo. Klakante sur la ligiloj sube de la artikolo, oni povas komenti la artikolon, plusendi ĝin al iu alia retservo (del.icio.us, digg, reddit, simpy aŭ Yahoo!), aŭ retpoŝte informi amikon pri ĝi. Laste oni povas "entombigi" ĝin, tiu estas negative poentigi ĝin. Kio nun? Nepre vizitu http://www.klaku.net kaj malkovru mem la diversan esperantan blogaron! Amatomu.com estas Sudafrika blogarilo kiu aperis antaŭ kelkaj monatoj 6

English Hajko/Haiku Kompilis Johano Kohler (vidu fontoj ĉ-sube) Hajko (el japana 俳句, haiku) estas tradicia japana poeziaĵo konsistanta el 3 linioj kun entute 17 silaboj (5 7 5). Verkita en simpla lingvaĵo ĝi kutime priskribas la naturon: ofte detalojn, kiujn homoj apenaŭ perceptas. Hajkoj nur priskribas, ne komentas aŭ prijuĝas. Tiel ili invitas la legantojn al meditado. Tradicia hajko estas sen titolo. La jenaj estas poemetoj en la stilo de hajkoj. Haiku (from the japanese 俳句, haiku) is a traditional japanese form of poetry consisting of 3 lines with altogether 17 syllables (5 7 5). Written in simple language, it usually describes nature: often details that people rarely notice. Haiku only describe, they don't comment or judge. In this way they invite readers to meditation. Traditional haiku are without titles. The following are poems in the haiku style. Fonto/Source Zne Hajkoj de Istvan Bierfaristo -> Printempaj Salamandroj http://www.bierfaristo.com/salamandroj.php Vidu ankaŭ/see also Hajko en Esperanto http://www.vastalto.com/hajko/hajko.cgi 7

Printempaj Salamandroj Pacienco sub la folioj salamandroj atendas la pluvo venos Devigo tra varmeta pluv' allogas salamandrojn printempa marĉo Mistero rampas tra koto la pura salamandro enigma ridet' Spring Salamanders Pacience beneath the leaves salamanders wait the rain is coming Compulsion Through the tepid rain salamanders are drawn to the springtime marsh Mystery crawling through mud the clean salamander enigmatic smile 8

La marŝad' obstine paŝas oranĝaj salamandroj tra varma pluvo The marching Obstinately marching orange salamanders through the warm rain Fino kuraĝa paŝad' finiĝis salamandro plata survoje End a brave march finished the salamander flat on the road 9

Esperantujo Korespondi deziras... Korespondado estas tradicia maniero renkonti aliajn esperantistojn ĉie en la mondo. Johano Kohler Korespondado havas multajn avantaĝojn por komencantoj. La komencanto povas skribi en Esperanto post tri aŭ kvar lecionoj kun helpo de vortaro. Jen kelkaj korespondpetoj. Legu ilin kaj respondu! 10

LANDO: Italujo Urbo: Como Familia nomo: Lucca Persona nomo: Enrico Naskighjaro: 1983 SEKSO: viro NIVELO: komencanto Profesio: studento Interesoj: poezio, lingvoj, muziko, literaturo, filozofio Saluton! Mi estas Enrico, filozofia-studento el Italujo... Mi estas 24-jara, kaj volas trovi novajn amikojn samideanojn... Bonvolu skribi! Retadreso: en.lucca@gmail.com Anonco validu: ghis retiro Interesa Fakto: Como [KOmo] estas urbo en norda Italio, ĉefurbo de samnoma provinco en Lombardio, situanta ĉe lago Como, ĉe la landlimo al Svisio. 11

LANDO: Hungarujo Urbo: Budapest Familia nomo: Salamon Persona nomo: Gyöngyi Naskighjaro: 1973 SEKSO: virino NIVELO: komencanto Poshtoadreso: 1152 Budapest, Kinizsi u. 154. Hungary Profesio: Interesoj: autoj, kuiro, bako, naturo, kudro Mi estas 34 jaroj virino en Hungario. Mi shatas korespondi komenca kun esperantuloj. Retadreso: denon@citromail.hu Anonco validu: 2007-07-12 Interesa Fakto Budapeŝto estiĝis la 1-an de januaro en 1873 el la apartaj urboj Peŝto (situanta sur la orienta bordo de Danubo), Buda kaj Óbuda (nordokcidente, Óbuda signifas Malnova Buda). Ĝi situas sur ambaŭ bordoj de la rivero Danubo kaj estas la industria, komerca kaj trafika centro de la lando. 12

LANDO: Pollando Urbo: Działdowo Familia nomo: SZATKOWSKI Persona nomo: Piotr Naskiĝjaro: 1992 SEKSO: viro NIVELO: komencinto Poŝtoadreso: Piotr Szatkowski, Krasnołąka 34, 13-200 Działdowo, Poland Profesio: lernanto Interesoj: chiuj temoj, precipe pri geografio, politiko, historio kaj sporto Saluton! Mi estas Petro, mi loghas en Pollando. Mi tre shatus korespondi kun vi, ankau per ordinara poshto. Retadreso: szatkowskipiotr92@wp.pl Anonco validu ĝis: 2007-12-22 Interesa Fakto: La setlejo ricevis urban rajton antaŭ tago de festo de Maria, do 14 de augusto 1344. Urbo evoluis kaj grandiĝis pro komerco kaj metio en 16a-17a jarcento. Działdowo estis grava placo sur komerca trako de Varsovio ĝis Gdansk kaj Elbląg. Dum II monda milito en Działdowo estis kampo de malvolonta laboro, kie mortis ĉirkaŭ 10 000 da personoj. 13

LANDO: Svislando Urbo: Wolfertswil Familia nomo: Fischer Persona nomo: Olivia Naskiĝjaro: 1991 SEKSO: virino NIVELO: progresanto Interesoj: kulturo,landoj,religioj,geamikoj,lingvoj Kiu volas skajpi kun mi? Mia skajponomo estas furnario. Retadreso: olivia@fischer-zim.ch Anonco validu: 2007-07-12 KIO ESTAS SKAJPO? Skajpo (ang. Skype (pron. [skajp]) estas tujmesaĝilo kaj interreta telefono-reto kiu funkcias per samtavola komunikado. La reto konsistas el ĉiuj samtavolaj komputiloj uzantaj la necesan senpagan aplikaĵon, elŝuteblan el la interreto. Uzanto povas senpage paroli kun aliaj Skajp-uzantoj, page telefoni al normalaj telefonoj (SkypeOut), page akcepti telefono-vokojn el normalaj telefonoj (SkypeIn), kaj page akcepti mesaĝojn el sia propra telefono-respondilo. Oni povas babile kaj komuniki ajnlingve, inkluzive per Esperanto. Ĝi estas sufiĉe vaste uzata de Esperantistoj tra la mondo, kaj la programinterfaco inkluzivas "Esperanto"n en la listo de lingvoj (per kiu oni povas serĉi eventualajn kunbabilontojn). La diskutogrupo Skajpanoj havas pli ol 210 membroj, kiuj jam esperantigis la interfacon de Skype, kaj aranĝas demonstrojn de la programo por diversaj grupoj. 14

LANDO: Brazilo Urbo: Juazeiro do Norte Familia nomo: Alencar Persona nomo: Farley Naskighjaro: 1967-04-17 SEKSO: viro NIVELO: komencinto Poshtoadreso: Rua Pres. Vargas, 157 - Salesianos 63050-090 - Juazeiro do Norte - Ceará - Brasil Profesio: Ekonomisto Interesoj: Diversaj Mi estas 40-a aĝa esperantisto. Mi deziras amikojn el la tuta mondo, ne gravas sekson aŭ aliajn. Mi volas praktiki Esperanton kaj fari multajn amikojn. Retadreso: tiofarley@hotmail.com Anonco validu: 2008-05-29 Interesa fakto: Juazeiro do Norte situas la ŝtato Cearao (Ceará) en la duon-dezerta nord-orienta regiono de Brazilo nomata "sertão". Pluvas tie inter 500 kaj 800 mm jare. En Cearao estas du urboj kun vigla Esperanto- Movado: Fortalezo kaj Krato. Vidu la retejon http://www.esperantoceara.org.br/ 15

LANDO: Azerbajghano Urbo: Tabriz Familia nomo: Jafari Persona nomo: Majid Naskighjaro: 1979 SEKSO: viro NIVELO: progresanto Poshtoadreso: English Depat, UM Profesio: Studento Interesoj: Lingvo, Literaturo, Kulturo, Filmo, Sporto, Muziko Mi estas studento de PhD de Angla Literaturo en UM, Malajzio. Deziras korespondi kun samideanoj pri ĉio. Retadreso: ab5648li@yahoo.com Interesa fakto: La Azerbajĝana manato aŭ mallonge manato estas la valuto de Azerbajĝano. Unu manato (simbolo dekstre) estas dividita je 100 gepikoj (aŭ gopikoj). manato estis enkondukita en 1992 kaj ekzitsi ĝis komence de 1994 paralele kun la soveta rublo. Komence de 1994, manato iĝis la sola landa valuto. Lokaj mallongigoj de manato estas ankaŭ A.M. La manataj banknotoj ekzistas en tipoj: 1, 5, 10, 50, 100, 250, 500, 1.000, 10.000, 50.000. 16

Turismo Japanio Japanio estas la gastiganto de la 2007 a Universala Kongreso. Ni lernu pli pri la lando kaj lingvo. Geografio Kompilis Johano Kohler La japana insularo konsistas el kvar grandaj insuloj (Hokajdo, Honŝu, Ŝikoku kaj Kiuŝuo). Vicordo de nordo al sudo) kaj proksimume 3.600 malgrandaj. Sur areo de ĉirkaŭ 378 mil kvadrataj kilometroj vivas proksimune 127 milionoj da homoj. La japana insula ĉeno etendiĝas de nordo al sudo kaj prezentas formon de arko. La plej norda ekstremo de la ĉefaj insuloj situas ĉe norda latitudo de ĉirkaŭ 45 gradoj, la plej suda punkto ĉe latitudo de 30 gradoj. Pli malgrandaj insuloj troviĝas eĉ pli sude. Pro tio la klimato montras grandajn diferencojn: En la nordo regas modere malvarma klimato, en la sudo subtropika. Proksimume 75 centonoj de japanio estas montaroj kaj montetaj areoj. Arbaroj kovras 67 centonojn de la tersurfaco. Japanio havas ĉirkaŭ 200 vulkanojn. Malfortaj tertremoj okazas tre ofte. De tempo al tempo fortaj tertremoj kaŭzas morton de multaj homoj kaj grandajn damaĝojn. Lingvo La japana lingvo estas la nacia lingvo de Japanio. Ĝia karaktero montras simplan fonologion, tre malsimplan esprimaron pri respekto kaj mildeco, kaj vortordon SOV kun postpozicioj. La sola konata parenco de la japana estas la rjukjua (Ryūkyū) lingvo, parolata en la Rjukjuaj Insuloj sudokcidente de la ĉefaj insuloj de Japanio kaj ofte rigardata kiel dialekto de la japana. La 17

rjukjuaj dialektoj estas pli-malpli interkompreneblaj inter si, sed kune ekdisiĝis el la prajapana antaŭ unu ĝis du mil jaroj, kaj ne plu estas interkompreneblaj kun la norma japana. Tamen, la rjukjua neniel lumigas la praoriginon de la prajapana, kiu restas plu mistera. La japana estas lingvo de la speco SOV (subjekto-objektoverbo). Kutime por tia lingvo, ĝi havas ne prepoziciojn kiel la hindeŭropaj lingvoj sed postpoziciojn kiuj troviĝas post la modifato. La substantivo ne flekciiĝas, sed ĝin sekvas postpozicio por montri frazrolon. Simile al la ĉina kaj la korea lingvoj, plurnombro estas nedeviga. La verbo flekciiĝas laŭ finiteco, neeco, kaj mildeco. Adjektivoj en la japana estas stataj verboj. La japana entenas multege da vortoj pruntitaj el la ĉina lingvo tra la jarcentoj. Eĉ la bazaj numeraloj estas ĉinaj: iĉi ni san ŝi go roku ŝiĉi haĉi kju ĝu 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 Ili tamen ekzistas paralele kun la indiĝenaj numeraloj: hitocu, hutacu, miccu, joccu, icucu, muccu, nanacu, jaccu, kokonocu, to (unu, du,... dek) Ekde la 16-a jarcento la japana pruntas vortojn ankaŭ el la eŭropaj lingvoj. Dekomence el la portugala kaj la nederlanda, kaj nuntempe precipe el la angla. La uzon de la angla kiel fonto de novaj vortoj helpas tio, ke de kelkaj jardekoj preskaŭ ĉiu japana lernanto studas la anglan dum kelkaj jaroj. Tial, angleca neologismo estas sufiĉe komprenata por fariĝi ofte uzata. Eble pro la longdaŭra uzo de la ĉina skribsistemo, japanaj vortegoj kutime mallongiĝas al aĵoj de kvar moraoj: pāsonaru konpyūta (el angla "personal computer") -> pasokon. 18

Skribo La japana skribiĝas per kvar (iomete ankaŭ kvin aŭ ses en specialaj cirkonstancoj) diversaj skribsistemoj: 1. Ĉinaj signoj (kanzi): signoj pruntita el najbara Ĉinio ekde proksimume la kvina jarcento. La ĉinaj signoj ofte prononciĝas plurmaniere, ĉar ili estis pruntataj kaj laŭ signifo, kaj laŭ sono, kaj por ĉindevenaj pruntvortoj. Ekzistas 1945 normigitaj ĉinaj signoj, kiujn ĉiu japana infano devas lerni, sed miloj da pliaj ekzistas. 2. Rondaj kanaoj (hiragana): signoj, kiuj reprezentas silabon, aŭ pli precize moraon. Ili baziĝas sur kursivaj formoj de ĉinaj signoj, kaj oni skribas per ili gramatikajn finaĵojn kaj postpoziciojn, kaj japanajn vortojn por kiuj ne ekzistas (normigitaj) ĉinaj signoj. 3. Strekaj kanaoj (katakana): signoj, kiuj same reprezentas moraon, sed kiuj baziĝas sur simpligitaj pecoj de ĉinaj signoj. La du kana-sistemoj nombriĝas je po 46 simboloj. Oni uzas strekajn kanaojn precipe por skribi moderntempajn pruntvortojn, fremdlingvajn nomojn, kaj onomatopeojn. 4. Latinaj literoj (rōmazi): Oni ankaŭ povas skribi la japanan per la latina alfabeto. Tia skribo uziĝas precipe en dokumentoj, vojmontriloj, kaj lernolibroj por fremdlingvanoj. Ne ekzistas unusola ĉie-uzata latinliteriga sistemo. Tial uzi latinajn literojn senerare povas esti iom malklara afero. Ĉi tie prezentiĝas latinliterigo pli-malpli laŭ la oficiala sistemo Kunrei (japane 訓令 - direktivo) aŭ Monbusyo (japane 文部省 - kultura ministerio), sed ankaŭ plejofte uzata estas la Hepburn-a sistemo. La sistemo Kunrei estas malofte uzata eĉ en Japanio, ĉar estas malfacile legebla por neparolantoj de la japana: ankaŭ la oficialaj retejoj de la japana registaro uzas la hepburnan. Tamen, ĝi estas pli konciza ol la sistemo 19

Hepburn, kaj tial estas ĝenerale uzata por klavarumado en la japana en komputiloj. La vorto "mi" estas skribita "watashi" laŭ la sistemo Hepburn, kaj "watasi" per la latinigo Kunrei, kaj prononciĝas Ŭataŝi. 5. Arabdevenaj nombrosimboloj: uzataj kvankam japana skribo ankaŭ uzas la ĉinan nombrosimbolaron 6. Grekaj literoj: troveblaj en la sciencoj kaj en formuloj Japanaj vortoj je Esperanto Interalie troviĝas: aikido, animeo, bokeo, bonzo, cunamo, ĉanojo (tradicia teceremonio), daimio, eno, goo, hajko, harakiro (harakiri, honora sinmortigado de samurajo), haŝioj (manĝbastonetoj), hibakuŝo, ĵudo, kamikazo,karaokeo, karateo, katano, kimono, mangao, ninĵao, Nipono (sinonimo de "Japanio"), noo, origamio, sakeo, samurajo, sudoko, sumoo, suŝio, sojo, ŝamiseno, Ŝinkanseno, ŝintoo, ŝogio, ŝoguno, tatamo, tankao, tofuo, tokusacuo, udonoj (nudeloj), utao, zorioj, zumioj 20

Esperanto Esperanta prononco de la japana La japana Bonan matenon! Ohayoo! おはよう Bonan tagon! Konniĉiwa! こんにちは Bonan vesperon! Konbanwa! こんばんは Bonan nokton! Oyasuminasai! おやすみなさい Saluton! Mi estas Tanaka. Konniĉiwa! Tanaka desu. こんにちは! 田中です Kiel vi fartas? Gokigen ikaga? ご機嫌いかが? Mi fartas bone! Ee, iiwa. ええ いいわ Dankon! Arigatoo ありがとう Ne dankinde! Doo itaŝimaŝite. どういたしまし て Ĝis revido! Sayoonara! さようなら Feliĉan novjaron! Sinnen omedetou! 新年おめでとう Ĝojan Kristonaskon! Feliĉan ramadanon! Kurisumasu omedetou! Ramadan-iri omedetou! クリスマスおめでとう ラマダン入りおめでとう 21

Esperantujo Japanaj poezi-amantoj en dulingva deklamado Libera Folio (http://www.liberafolio.org) Dimanĉe inter 16.00 kaj 18.00 poezia aranĝo okupis la atenton de ĉirkaŭ 150 plejparte japanoj plejparte neesperantistaj en kromkongresejo Eroŝenko. Unu el la plej grandaj nuntempaj japanaj poetoj, Tanikawa Shuntaro, sampodiis kun Spomenka Štimec kaj István Ertl. Tanikawa Shuntaro ekinteresiĝis pri Esperanto, leginte freŝajn japanajn tradukojn de poemoj de William Auld. En la unua horo estis voĉlegitaj 13 poemoj, 3 de Tanikawa, kaj 10 de espaj poetoj: de Auld, Baghy, Mattos, Mao Zifu kaj Ertl, ĉiam alterne japane kaj Espe. Tanikawa mem legis ne nur siajn poemojn, sed ankaŭ po unu de Baghy kaj Auld. Oni do povas ridete diri ke nacia poeto de Japanio deklamis/deklaris, interpretante Baghy: "estas mi eperantisto"... En la dua horo podia diskuto inter Tanikawa, Štimec kaj Ertl priis, en vigla pingpongado, demandojn ekde "kiel Esperanto estas uzata en interreto" ĝis "Kio estas poezio". Sinsekve interpretis Kitagawa Hisashi, Usui Hiroyuki kaj Izumi Yukio. La ekinteresiĝo de Tanikawa pri la Esperanta kulturo estas dankebla al la, laŭ li, bonegaj tradukoj de USUI Hiroyuki el poemoj de Auld, kiuj ĵus aperis libroforme, en 600 ekzempleroj. Alia fadeno estis stimulado de konatino lia, profesorino kiu eklernis Esperanton ĝuste el lernilo de Spomenka Štimec. 22

Štimec surloke estis intervjuata de televido, kaj povis trafe mencii sian dramon pri la vivo de Verda Majo. (Verda Majo estis la plumnomo de Hasegawa Teru, japana verkisto, kiu en 1936 pro Esperanto ŝi konatiĝis kun Liu Ren, ĉina studento en Tokio, kaj edziniĝis al li en la aŭtuno de la sama jaro. La geedzoj sekvajare translokiĝis al Ĉinio, kaj dum la japana okupacia milito en Ĉinio ŝia japanlingva disaŭdigo havis grandan influon al la invadaj trupoj.) Post la publika parto, Izumi Yukio regalis la podianaron en ĉina restoracio, kie la poezia kaj cetera babilado plu daŭris la tutan vesperon. 23