Filatelo kaj Esperanto Okaze de la 110-jariĝo de Triesta Esperanto-Asocio

Similar documents
KUNSIDO EN BRUSELO: AKTIVA EŬROPA CIVITANECO

13 a jaro Julio - Aúgusto 2010

19 a jaro - N 133 Septembro - Oktobro


Kiel ĝi funkcias, kiel vi kontribuas

Pro Esperanto - Vieno Hungara Esperanto-Asocio - Budapeŝto 1990

Tiusence oni povas diri ke la preparoj tre bone progresas. Ni jam. ŭropa Bulteno 1 Majo 2010, N 5 (94)

TITOLPAĜO B.TRAVEN LA MORTULA ŜIPO

Chapter 5. Vojaĝu kun Zam (A basic course)

MALKOVRANTA LA ĜOJON KAJ MONDON DE VERA KRISTANISMO

Abonoj & Pasintaj Numeroj. Kiel kontribui al ESK. ESK paĝo Mar P.O. Box 1097 Bendigo Central Vic 3552 Australia

n ĝ ESK paĝo Se

DELEGITARO DE EEU ĈE LA PREZIDANTO DE EŬROPA PARLAMENTO

L. ZAMENHOF FUNDAMENTA KRESTOMATIO

Esperanto. en Danio. Speciala numero septembro 2009

KROATA ESPERANTISTA KOLEGARO

PROGRAMO DE LA ANTAŬKONGRESO PRETA

Pri medicina terminologio en Esperantujo:

SESA VOLUMO. (rekonstuita sen bildoj) ĈAPITRO 12 KALOCSAY LA REDAKTORO

Karlo Markso kaj Frederiko Engelso. Manifesto de la Komunista Partio. kun enkonduko de Eric Hobsbawm

BONAJ DEMANDOJ KAJ BONAJ RESPONDOJ

Enhavo. anoncoj. Por ĝui universalan lingvon en la estonteco, ni devas certigi, ke ni havos komunan planedon. Zendo: pensiga ludo enigma

Enkonduka prelego Busano, KR, 50-a Kongreso de ILEI. Edukado al respektoplena turismo. Mireille Grosjean

SOMERA ESPERANTO-STUDADO EN NITRA

Trans la Spegulo. kaj kion Alico trovis tie. de Lewis Carroll ilustrita de John Tenniel tradukita de Donald Broadribb

KVINDEK JAROJ POST MONTEVIDEO. Enkonduko

NIAJ LANDAJ MOVADOJ (2)

Belaj Aŭtunaj Tagoj. MIZUNOYoshiaki. la organo de Tokorozaŭa-Esperanto-Rondo. n-ro novembro 2010

BULTENO DE LA ALBANA ESPERANTO INSTITUTO

Enhavo. anoncoj. Malkovri Montrealon trovi amikojn! NASK revenos al Raleigh kun KTF. leterkesto. Varti jaguaron. Sonos. Vinovolo

Lingva diverseco kaj la internaciigo de la universitatoj en Eŭropo 1

LA ŜTONA URBO. Anna Löwenstein

Fundamenta Krestomatio

LEGOLIBRETO V. Estu indulgema al mia laboro. Jindřiška Drahotová

UNU RINGO ILIN REGAS

ROBINSONO KRUSO. lia vivo kaj strangaj, mirindegaj aventuroj. Verkita de Daniel Defoe. Tradukis en 1908 Pastro A. Krafft

Fundamenta Krestomatio

EŬROPA HIMNO. Al Eŭropo Teksto: Umberto Broccatelli

Du jardekoj de Internacia Kongresa Universitato

Terminologiaj konsideroj

Tarzan de la Simioj. Elangligis Donald J. HARLOW. de Edgar Rice BURROUGHS

Ü Ü Ü. novembro 2017 / n-ro 130

Robinsono Kruso Danielo Defo Tradukita de A. Krafft

Ĉarto de la Tutmondaj Verdaj Partioj

UNESKO. Amaskomunikilaro: Operacia purigo UNESKO. Julio-Septembro 2017 n o 2. En La Internacia Lingvo Esperanto 联合国教科文组织信使杂志 ( 世界语版 )

WikiTrans: La angla Vikipedio en Esperanto

Fremdlingvo-instruado kiel publika politiko

GRAMMAR & SYNTAX Part 1 VERBS : TENSES. Past tense as impf :

Fundamento. La ĉielo estas blua. Kie estas la libro kaj la krajono? La libro estas sur Komentario la tablo, kaj la pri krajono la kuŝas sur la

MALFERMITA INTERRELIGIA FORUMO EN NITRO

SANO JARKOLEKTO 1983 NUMERO 4 ĈEĤA ESPERANTO-ASOCIO

IKU INTERNACIA KONGRESA UNIVERSITATO

A. RIVIER. EN RUSUJO PER ESPERANTO. MOSKVA LIBREJO "ESPERANTO". 26, Tverskaja, 26, Moskvo, Rusujo.

L. S. G. Ligo de Samseksamaj Geesperantistoj Retejo: Adreso, retpoŝto: Vidu ĉe la sekretariokasisto sube. Membriĝo: Kontaktu

ISBN Rejkjaviko, Islando julio Amri Wandel kaj Roy McCoy (red.) Universala Esperanto-Asocio

I NTERNACIA K ONGRESA U NIVERSITATO

IKU 61 INTERNACIA KONGRESA UNIVERSITATO. 61a sesio. Roterdamo, Nederlando julio Redaktis: José Antonio Vergara

EKSKURSA TAGO DE LEA

Internacia Kongresa Universitato Vilno 2005 IKU INTERNACIA KONGRESA UNIVERSITATO. 58a sesio. Vilno, julio Redaktis : Amri Wandel

preskaň netrarigardebla. La bazo problemo de la kuracado per tiuj substancoj restas iliaj relative alta tokseco, malbona stomaka tolero, kaj per tio

Riu Riu Chiu Spanish; English; Esperanto

Internacia Kongresa Universitato Vilno 2005 IKU INTERNACIA KONGRESA UNIVERSITATO. 58a sesio. Vilno, julio Redaktis : Amri Wandel

Organizantoj. Sofja Zareckaja Sonja (RU) ĉef-organizanto de la aranĝo. Peter Baláž Petro (SK) Dorota Rodzianko (PL) Matthieu Desplantes (FR)

BONA ESPERO Revuo de la Esperanto- Asocio de Suda Afriko Numero

Commissioned by Paul and Joyce Riedesel in honor of their 45th wedding anniversary. Lux. œ œ œ - œ - œ œ œ œ œ œ œ œ œ œ. œ œ œ œ œ œ œ œ œ.

Roberto da Silva Ribeiro- IPHAN- Brazila Nacia Instituto pri Historia kaj Arta Heredaĵo

Summi triumphum. & bc. w w w Ó w w & b 2. Qui. w w w Ó. w w. w w. Ó œ. Let us recount with praise the triumph of the highest King, 1.

ENHA V -0. Jo 6'5 66 t36 g3. I ug NOVELO.!

Thomas Tallis Mass for 4 voices

AGADPLANO DE GYEONGJU

Propono klasifiki la prepoziciojn de esperanto

A TI,DIOS (You Are God) œ œ. œ œ œ œ. œ. œ. œ. Dios, Dios, God, we ac -

A TI,DIOS (You Are God) INTRO South American Dance (q = ca. 80) Dm. œ œ. œ # œ œ œ œ. œ. œ. œ œ. j J œ. œ œ œ œ œ œ œ. ba - mos; you; All

转基因与可持续发展农业 Genetika Modifo kaj Daŭripova Agrikulturo

Alma Redemptoris Mater

Trimmatothelopsis versipellis Malkovro de kreskolokoj en Finistero (Francio), kladogeneza loko kaj taksonomiaj konsekvencoj

Diarios De Motocicleta: Notas De Viaje (Film Tie-in Edition) (Che Guevara Publishing Project / Ocean Sur) (Spanish Edition) By Ernesto Che Guevara

Ecce dies venit desideratus

ANCIENT GROOVE MUSIC ( ) Motets for Holy Week. Edited by BEN BYRAM WIGFIELD

Chapter 12 Phone Reservations Dialogue

v is like Castilian b, a bilabial fricative. r is a lingual trill, h strongly aspirated.

Devocionario Catolico (Spanish Edition) By P. Eliécer Sálesman READ ONLINE

DEUS CARITAS EST SATB Choir, Soloist, Organ. œ œ. œœœœœ. œ œœœ œ œ œ

Digital Resources for Aegean languages

Site Address: Plot number: GH-03, Sector- OMICRON-3, Gr. Noida (U.P) Sabka Hoga Apna Aashiana!!

TO LET TITHEBARNPROJECT.COM

ENGLISH LANGUAGE 05. GRAMMAR FILE: THE FUTURE

Halina, Hesus. (Advent) œ N œ œ œ. œ œ œ œ œ. œ. œ œ œ œ. œ œ. C F G7sus4. œ. # œ œ J œ œ œ J. œ œ. J œ. # œ. # œ œ œ


Claudio Merulo ( ) Ave gratia plena. Transcribed and edited by Lewis Jones

CONVOCATION The Westin Zagreb Krsnjavoga 1 Zagreb, CROATIA : (385) (1) : (385) (1)

PETTORINA E BIG PETTORINA

CITTA DIATRIPALDA ESTRATTODIDELIBERAZIONEDELLAGIUNTACOMUNALE. N.116del OGGETTO

ITE TOSI and INVICTA GRAMMAR SCHOOL Busto Arsizio, 9 October-14 October 2015

COALITION BUILDING AND ACTION PLANNING FOR THE BELIZE-MEXICO ALLIANCE FOR THE MANAGEMENT OF COMMON COASTAL RESOURCES (BEMAMCCOR) Proposal to USAID

Travesuras De La Niña Mala/The Bad Girl (Spanish Edition) By Mario Vargas Llosa READ ONLINE

Contents. 4 Why invest in Cape Verde? 6 History of Cape Verde. 7 Sal Island. 8 Dunas Beach Resort. 9 Why invest with The Resort Group

BBL07/WBBL03 HOBART HURRICANES CORPORATE HOSPITALITY

PEORIA MARKETPLACE FOR LEASE 7549 WEST CACTUS ROAD, PEORIA, AZ AVAILABILITY PROPERTY INFORMATION NEARBY TENANTS JASON FESSINGER KALEN RICKARD

a suite of three songs about childhood, for SATB chorus and piano

Transcription:

19 a jaro - N 131 Majo-Junio N. 5-6/2016 Malscio estas la plej granda fonto de feliĉo. Giacomo Leopardi, itala poeto (1798-1837) Grava informo! Ĵaŭdon la 16 -an de junio 2016 okazos en la Poŝta Palaco, en la ejoj de la Mezeŭropa Poŝta kaj Telegrafia Muzeo la inaŭguro de la ekspozicio, titolita Filatelo kaj Esperanto Okaze de la 110-jariĝo de Triesta Esperanto-Asocio Per 15 paneloj estos prezentitaj la originoj de Esperanto, Arturo Ghez kaj TEA, Mezeŭropaj Esperantoeventoj, la E-movado, k.a., ĉio ornamita per filatelaĵoj (poŝtmarkoj kaj stampoj), glumarkoj, bildkartoj el la unuaj jaroj de la pasinta jarcento kaj eĉ per kuriozaj esperantaĵoj. Ĉar ne sciatas ankoraŭ la preciza inaŭgur-horo (certe matene), ni kontaktos vin telefone aŭ/kaj rete por komuniki tiun detalon. Pro la graveco de la okazaĵo, mi elkore rekomendas al vi, ne malĉeesti ĉi tiun rendevuon. Dankon je la nomo de TEA! Elda Papo Francisko kaj d-ro Antonio De Salvo: Ambaŭ sonĝas en Esperanto! En februaro ĉijare - ĉu vi memoras? - Papo Francisko vojaĝis al Meksiko kaj, revenante Italien, okazis la kutima gazetara konferenco dum kiu la Papo respondas al la diverstemaj demandoj de la ĉeestantaj ĵurnalistoj reprezentantaj plurajn naciajn gazetojn. Caroline Pigozzi, franca raportistino por Paris Match, starigis al Papo Francisko du demandojn: unu rilatis al la Virgo de Guadalupe, dum la dua jenis: Ĉu Vi sonĝas itallingve aŭ hispane? La respondo tielis: Jes, mi dirus, ke mi sonĝas en Esperanto... Vere mi ne scias, kiel respondi al ĉi demando. Fojfoje jes, mi memoras, estas kelka sonĝo en alia lingvo, sed sonĝi lingve, ne, kun bildoj, jes. Post tio, la intervjuo daŭris laŭ aliaj temoj. Tiu lia respondo kompreneble ekscitis la sentemon de pluraj esperantistoj (inkluzive min!), kies entuziasmon oni klopodis bremsi, por ke oni ne transpasu la limojn de saĝa konduto, nome restu en sobraj limoj, kiel sugestis d-ro Nicola Minnaja. Kaj tiel estis. En aprilo tamen nemaltrafenda okazo prezentiĝis al d-ro Antonio de Salvo, el Romo. Ni legu ĉi sube kion li rakontis rete al la grupo italaj esperantistoj : Hodiaŭ (la 21 -an de aprilo 2016) je la 7 -a matene, mi ĉeestis, kune kun malgranda grupo da parokanoj, la Meson celebratan de Papo Francisko en la Kapelo Sankta Marta en Vatikano. 1 Sekvas 2a-paĝe

Triesta E-Asocio lanĉas la 3 an Konkurson pri Pentrado por dulingvaj verkoj Premio Angelo Soranzo - Jaro 2016 Regularo Art. 1 - Partopreno estas senpaga. La konkurso proponas la temon: PACO, kaj la konkurso akceptas verkojn en iu ajn tekniko, escepte de glulaboraĵoj, mozaiko kaj perkomputila grafiko. Ĉiu verko devas enteni - sur la pentrita surfaco - tekston de almenaŭ unu frazo, eĉ se mallonga, rilata al la proponita temo: en Esperanto (skribita en verda koloro) kaj ĝia traduko al iu ajn lingvo (skribita en alia ajna koloro). Ĉiu aŭtoro rajtas partopreni per nur unu ellaboraĵo kun maksimumaj dimensioj: 80x80 cm, inkluzive de la eventuala kadro. Art. 2 Ĉiu verko devas havi sur la malantaŭo la aŭtorajn datumojn kaj la titolon, en iu ajn lingvo. Krome, la pentraĵo estu provizita per taŭgaj iloj por simpla alkroĉado surmura. Art. 3 La Art-Komisiono, alcele elektita, distribuos la jenajn premiojn: 1-a premio - 400 2-a premio - 200 3-a premio - 100 4-a premio - 100 Du specialaj premioj por geknaboj ĝis 14 jaroj: po 50. Ĉiu partoprenanto ricevos de Triesta Esperanto-Asocio partopren-diplomon. Art. 4 Triesta Esperanto-Asocio retenos la premiitajn verkojn kaj havos pri ili plenan reproduktorajton. Art. 5 Enskribiĝo kaj transdono de la pentraĵo okazos ĉe la sidejo de TEA (via del Coroneo 15, 34133 Trieste - 3a etaĝo) en la vendredaj tagoj, ekde la 19a horo ĝis la 20h30, de la aprila, maja, junia, septembra monatoj; aŭ oni sendu ĝin poŝte. La verkoj devas atingi TEA-n Post la Meso, la Papo salutis unuope la ĉeestantojn. Kiam estis mia vico, mi diris (en la itala): Santo Padre, anch io sogno in Esperanto! (Sankta Patro, ankaŭ mi sonĝas en Esperanto!). La Papo videble gajiĝis, kaj kun friponeta mieno diris (en la itala): Le è piaciuta, eh? (Ĝi plaĉis al vi, ĉu?). Tiam mi aldonis (en la itala): Sono il Presidente dei cattolici esperantisti (Mi estas la prezidanto de la katolikaj esperantistoj) verdire mi estis tia, sed kompreneble mi volis pli rekte imponi. ĝis maksimume la 21a de oktobro. Art. 6 La ekspozicio de la konkursontaj verkoj okazos ĉe la TEA-sidejo, aŭ en aliaj ejoj ankoraŭ difinendaj, en novembro 2016. Art. 7 La premio-disdonado okazos merkredon la 7an de decembro 2016 je la 17a horo, ĉe la TEA-sidejo. Art. 8 La nepremiitajn verkojn oni povos preni fine de la premia ceremonio aŭ dum la vendredoj de januaro 2017, ekde la 19a horo ĝis la 20h30. Se ĝis la fino de januaro 2017 oni ne kunprenis sian pentraĵon, tiu ĉi iĝos posedaĵo de TEA, kune kun ties reproduktorajto. Art. 9 La juĝo de la Art-komisiono estas neapelaciebla kaj nekontestebla. La Organiza Komitato, kvankam garantiante ordinaran gardadon de la transdonitaj verkoj, tamen ne respondecas pri ŝteloj kaj/aŭ domaĝoj eventuale okazontaj. La partopreno en la konkurso antaŭvidas la senrezervajn konon kaj akcepton de la regularo, plus la plenigadon de la enskribiĝilo. Art. 10 Konforme al la leĝo n. 196/03 pri gardado de personaj donitaĵoj, oni certigas, ke ĉiujn ricevitajn datenojn oni prikonsideros per la pleja diskreteco kaj, en ĉiu momento, la aŭtoro rajtos peti ilian ĝisdatigon, kontrolon aŭ forviŝon. Art. 11 La Asocio tenas por si la rajton, akcepti aŭ malakcepti la partoprenon de la prezentotaj konkursaĵoj. TRIESTA ESPERANTO-ASOCIO Telefono 331-4805706 E-mail: esperantotrieste@yahoo.it, nored@tiscali.it, testudo.ts@gmail.com http://www.tea1906.altervista.org La Papo eĉ pli gajiĝis. En la retpaĝo de la vatikana gazeto L Osservatore romano estas ses belaj fotoj pri la okazintaĵo (la tria persono estas mia pola parokestro), aldonas d-ro De Salvo. Rekomendindas viziti la suban retejon: h t t p : / / w w w. p h o t o v a t. c o m / P H O T O V A T / F R A N C E S C O / 2 0 1 6 / 0 4. % 2 0 A P R I L E / 00042016_SANTAMARTA/21042016_SANTAMARTA /content/index_5.html 2

Laste trovitaj! Jen treege interesa karto, hazarde trovita lastatempe. Ĝi datiĝas de la 18 a de aprilo 1909. Oni parolas pri la 8 a Kongreso de Sillon. Kion signifas Sillon? El la franca, la termino tradukiĝas per sulko. Fakte sur la glumarko legeblas: Amo estas pli forta, ol malamo. Iri al la vero per sia tuta animo. Devizoj de la sulko. Mallonge dirite, temas pri politika kaj religia franca movado, fondita de Marc Sangnier (1873-1950) kaj evoluinta de 1894 ĝis 1910. Ĝia celo estis pliproksimigi la katolikismon al la socialismaj kaj respublikanaj francaj idealoj, por krei alternativon al la marksismo kaj al aliaj kontraŭklerikalaj laboristaj movadoj. Kiun rolon ĝi plenumis en nia Afero? Multe mi navigis per Guglo, sed nenion specialan mi sukcesis akiri. Tial mi turniĝis al la eminenta historiisto Jean Amouroux, kiu fulme havigis al mi originalan propagandilon pri la Sillonista Movado. La iniciatoro de tiu movado, Marc Sangnier, estis franca ĵurnalisto kaj politikisto. Lia deziro estis ekigi demokratian kaj progreseman katolikismon. Interalie li estis la pioniro de Junulargastejoj en Francio. Lia ideo estis antaŭenpuŝi la plenan emancipadon de ĉiuj civitanoj per la kreskado de socialaj konscio kaj respondeco en ĉiu el ili. Li apartiĝas de socialistoj precipe rilate al la sekvantaj punktoj: 1. Kontraŭbatali la Ŝtatismon, tio estas la apartenon de ĉio - kaj de ĉiuj! - al Ŝtato-Patrono. 2. Subteni la privatan posedaĵon, neatan de la socialistoj. Tamen kun prudento, por eviti kapitalismajn ekscesojn. 3. Ami sian patrujon sed ne malami la aliajn. La Sillonistoj estas konvinkitaj pacifistoj, do kontraŭ militarismo sed ankaŭ kontraŭ antimilitarismo. 4. Zorgi pri morala edukado kaj pliboniĝo 3 de la individuoj: ili batalas kontraŭ alkoholismo, diboĉo, pornografio, ktp, kiuj brutigas aŭ moligas la homojn kaj malhelpas ilian laboron cele al transformado de la societo. 5. For la interklasan batalon! Ĉiuj homoj estas egalaj. Du specoj da homoj estas sur la tero: tiuj kiuj sincere celas la Justecon kaj tiuj kiuj ĝin ne celas. La sillonistaj devizoj, laŭ kiuj oni devas konduti, estas tiuj aperantaj sur la glumarko. 6. Kontraŭbatali unuparte la klerikalismon, aliparte la antireligiismon. 7. Fine, esti plene konvinkitaj, ke la transformado de la societo postulas la kuniĝon de penadoj kaj energioj de ĉiuj civitanoj: fundamente gravaj estas la reciproka respekto kaj amo inter ĉiukredaj, aŭ ĉiufilozofiaj homoj. Tri estas la necesaj pacaj armiloj per kiuj atingi Demokration: leĝa, ekonomia kaj morala agadoj. La agado leĝa kontribuos al farado de necesaj leĝo kaj reguloj por malebligi ĉiajn ekscesojn kaj troan uzadon de la kapitalismo, por fine kuraci la plej gravajn malbonaĵojn kaj maljustaĵojn de la societo. La agado ekonomia celas la socialan organiziĝon de la proletaro. Sindikatoj estu vere profesiaj kaj demokrataj kaj grupigu ĉiujn laboristojn; kooperativoj estu ĉeflanke de la laboristoj por helpi ilin proksimiĝi al sociala liberiĝo. La agado morala - kaj tio ĉi estu la plej karakteriza eco de la Sillonista movado - donos al la civitanoj la fortojn necesajn por servi tiel altan idealon kaj trafi tiel belan celon. Tiu ĉi konciza priskribo prezentas movadon, kies principoj estas vere laŭdindaj kaj sekvindaj. La idearo de la iniciatinto, kvankam trovinta subtenantojn inter la katolikaro, kiel same inter protestantoj kaj liberpensuloj, ne nur francaj sed ankaŭ alinaciaj (Anglio, Belgio, Aŭstrio, Germanio, ktp) ne - kiel oni esperis - allogis adeptojn, krome li estis plurflanke atakita kaj de la dekstremaj kaj de la maldekstremaj partioj. La tiama papo Pio la10a kondamnis liajn ideojn, ĉefe pro la fakto ke troaj pastroj aliĝis al lia pensmaniero. Iom post iom Marc Sangnier forlasis sian belan projekton, dediĉiĝis al agado politika, sed pro siaj pacifistaj ideoj li ricevis plian baton. Post kelkjara politika periodo, li plene engaĝiĝis en porpaca agado. Certe multaj esperantistoj estis altiritaj de tiu sillonista movado, kies idealoj estis tre proksimaj al tiuj de nia Zamenhof. Ĉu ankaŭ tiu estis nerealigebla utopio, kiel same oni asertas pri nia internacia lingvo? Al postaj generacioj la juĝo kaj la respondo. Eble!

Verdo La koloro de l Destino Dum mia plurjara Esperanto-vivo, la verda koloro farbis preskaŭ ĉiun mian tagon. Jam antaŭe tre ŝatata de mi estis ĉiuj nuancoj de la verdo, sed post esperantistiĝo eĉ pli. La verdaj pomoj, tiel parfumitaj kaj acid-dolĉaj, la kukurbetoj, kies mola karno kaj delikata gusto feliĉigas ĉiujn langoporojn, la verdetaj figoj kies enhavo mielas pli ol mielo mem, la dolĉaj vinberoj produktantaj la aromdelikatan blankan vinon: jen miaj preferataj fruktoj kaj legomo!... Kaj la Esperanta Stelo! Sed kial ĝuste la verdo estis alligita al Esperanto? Antaŭ multe da tempo mi faris esploradeton, por informiĝi, kiam eklumis tiu verda ideo en la menso de la esperantistoj. En La Esperantisto (1889-1895) mi trovis kelkajn informojn. Decembre 1892, iu sinjoro B.G. Jonson el Östersund proponas, ke la samideanoj ekuzu iun difinitan signon, per kiu ili povus, renkontiĝante, ekkoni unu la alian, ekzemple koloran silkan peceton, portatan sur la surtuta kolumo. Pasis unu jaro dum kiu oni meditadis pri tio kaj sendis al la redakcio diversajn projektojn. La Vilnaj amikoj proponas brelokon ; pri ĝi eĉ desegno ekzistas, farita de s-ro Matusewicz, prezentanta la monogramon de la vorto "Espero". Ĉiam en La Esperantisto, en marto 1893, s-ro Louis de Beaufront konsilas, ke la kovriloj de ĉiuj libroj de nia literaturo kaj entute ĉio, kio tusas nian aferon, havu verdan koloron kaj portu supre stelon. En tia maniero la verda koloro kun stelo (du simboloj de espero, esperanto) fariĝos la konstanta ekstera signo de nia afero. Tio ĉi estis tuj ĝoje akceptita kaj disvastigata inter la eldonistoj. Do, tiu sugesto iom post iom konkrete realiĝas kaj plidetaliĝas en la formoj kaj koloroj. Ĉi tion diras S-ro G. Rjabinin (Charkov Rusio): la signo prezentu malgrandan rondeton kun diametro de 2-3 centimetroj kun malgranda stelo en la mezo el tia metalo, kian ĉiu volas; la stelo devas esti sur verda fundamento; la manieron kaj lokon de portado ĉiu povas elekti mem. Envenas pluraj diversaj proponoj, sed la bazaj koloroj kaj signoj estas klare aprobitaj de la plimulto: verda koloro, stelo kaj la vorto Esperanto aŭ "Esperantisto". Tiuj tri punktoj estu firmaj, poste ĉiu elektu mem la materialon, la formon, la uzon kaj simile. Tiel deiris la ideo pri verdo kaj stelo. Antaŭ kelke da tempo atingis mian retan postkeston interesa priskribo, sendita de d-ro Antonio De Salvo, rilata al la verda koloro, kiu verdire ne ne ĉiam ĝuis/as bonan reputacion. La verda koloro de ni konata, tiu akirita el miksaĵo de flavo kaj bluo, devenas el la 17 -a jarcento: antaŭe la ago kunigi kolorajn pigmentojn estis punita kiel sorĉajo. La tinkturistoj eltiris la diversajn kolornuancojn tinkturante la teksaĵojn pli da fojoj, en tia maniero ke la pigmentoj estu surmetitaj unu sur la alian, kaj ne intermiksitaj. La surtavoliĝo de bluo kaj flavo ne estis ĉiuokaze ebla, ĉar la permesoj por la ruĝa (kaj la flava) kaj la blua koloroj estis donitaj aparte, nome la kolorigistoj ne rajtis riĉevi tiujn samtempe. Do, ĝis la 17 -a jc la verda tinkturo estis eltirita, por pentra uzado kaj por teksaĵoj, el vegetaloriginaj koloraĵoj, kies malavantaĝoj estis la malfacileco ilin akiri kaj ilia ega malstabileco. Ĝuste la rapida forvaporiĝo, malstabileco kaj sanĝiĝemo naskas la simbolan signifon de la verdo en la okcidenta kulturo. La verdo estas la koloro de la hazardo, de la bona kaj malbona sorto, de la espero, de la risko. Verde vestiĝas la kortega burleskulo kaj la ĉasistoj en la feŭda epoko, kaj en la verdaj herbejoj sin defias la duelantoj. Verda estas la tapiŝo sur kiun oni ĵetadas la kubetojn kaj ludkartojn en la 16-jarcenta Venecio; verda estas la koloro de la loko kie decidiĝas la destinoj de konfliktantoj: la tabloj de ludejoj, tiuj de bilardejoj, la piedpilk-ludaj kampoj, ĉiuj rigore verdaj. Kaj kio estas la verda lingvo? Atentu, ne temas pri nia Esperanto! La langue verte (en la franca) estis la ĵargono parolita de la ludantoj per francaj kartoj, ia lingvaĵo kruda kaj libera, tre proksima al argot*. La verdo asociiĝas al hazardludo kaj iĝas ankaŭ la koloro de la banka kaj financa merkatoj. Tute ne hazarde je la fino de la 1700 -aj jaroj, la unuaj usonaj monbiletoj estis presitaj verdaj. Ĝi estas la koloro de la bona, sed ankaŭ de la malbona sorto: en Mezepoko ĝi estis konsiderita missorĉa, ĉar ĝi estis la koloro de la diablo. Malbonaj spiritoj, diabloj, drakoj, serpentoj estis prezentitaj verdaj, samkiel la Marsanoj en la sekvaj jarcentoj. Tamen ne ĉiam verdaj estis la diabloj. Ili surprenis tiun koloron je la duono de la 12 -a jc, kiam probable la kreskanta malamika sinteno de kristanoj al musulmanoj puŝis senvalorigi la verdon, simbolon de la profeto kaj de Islamo. La verdo fakte ankoraŭ hodiaŭ estas la * En la vortaro Boch de Zanichelli legeblas: Je la 17 -a jc la termino argot (ne konata ĝia etimologio) identigis la almozanton aliĝintan al iu speco de kunfrataro. Iom poste ĝi markis tiun apartan lingvaĵon uzatan de krimuloj: interkompreniĝado simplis, dum eventuala subaŭskultado de eksteruloj ne estus povinta endanĝerigi ilin. 4

MONO Per mono aĉeteblas domo sed ne la hejmo. Per mono aĉeteblas horloĝo sed ne la tempo. Per mono aĉeteblas lito sed ne la dormo. Per mono aĉeteblas libro sed ne la scio. Per mono pageblas kuracisto sed ne la sano. Per mono pageblas posteno sed ne la respekto. Per mono pageblas sango sed ne la vivo. Per mono pageblas amoro sed ne la amo. Anonima aŭtoro. El la itala, tradukis Viglo. koloro sakrala por la tuta araba mondo. En Egiptio tia ĝi estis jam antaŭ 4000 jaroj: ĝi estis la resaniga koloro, objektoj kaj ŝtonoj verdaj alportis bonfarton, dum dio Oziriso, flaŭra protektanto, estis nomata "La Verdegulo". Ankoraŭ nuntempe tiu koloro estas metafore uzata pozitivsence: arabe "verdaj dentoj" identiĝas kun riĉegulo; en Jordanio verda fiŝo egalas al freŝa fiŝo; verda ago aludas al verda ligno, nome la plej junaj branĉoj de iu kreskaĵo. En la araba lingvo, tamen verda ligno rilatas ankaŭ al personoj nespertaj aŭ/kaj nematuraj. En Jordanio, per "verda animo" oni esprimas la malestimindan konduton de plenkreska edzo kiu adoleskule sintenas por allogi aliajn inojn. En Malajzio la verdo simbolas danĝeron kaj malsanon, en Tajlando oni diras, ke kolera persono iĝas verda, dum en Hispanio kaj Usono fariĝi verdaj oni povas pro enviemo. Verdaj estas la okuloj de la monstreca ĵaluzo (Shakespeare), pri kiu Jago atentigas Otelon. Nur kiam ekestos Romantikismo (fine de la 18 -a jc) la verda koloro simbole ligiĝos kun la naturo, kun la vegetaĵaj koloroj. Antaŭe la naturo estis karakterizita el kvar elementoj: la fajro ruĝa, la aero blanka, la tero nigra kaj la akvo verda. Hodiaŭ la verdo estas "pura" koloro kaj en la tuta mondo estas rekonata kiel pozitivaĵo: verda estas la ekonomio, verda la polekso (de lertaj ĝardenistoj), verda la turismo ekologiema, verda la petrolo, malpli poluanta, ktp. En la aferista mondo verda entrepreno estas tiu ekologie funkcianta kaj partioj aŭ asocioj uzas tiun koloron por tuj estis rekonitaj kiel ekologiistoj (ekz: Greenpeace aŭ la partioj de Verduloj). Kaj fine la verdo havas ian universalan konvencian signifon, atestantan permeson. Ĝi estis atribuita en 1800, kiam oni alprenis ĝin en la internacia signalaro por ŝipoj, kaj por trafiko surstrata kaj surrela. Ĝenerale dirite kaj konklude, laŭ mi la Verdo ludas pozitivan rolon en la homa vivo, aparte en tiu de la esperantistaro: en la luma spektro ĝi lokiĝas inter la flavo, koloro suna, brila, ĝoj-iga, kaj la lazuro, kvietiga, sereniga, harmonieca. Ĝi elvokas la belecon de la Naturo, sugestas respekton de la naturaj leĝoj, ĝi e- stas energiodona. Ĉu niaj pioniroj pensis pri ĉiuj ĉi ecoj de la verda koloro, antaŭ ol ĝin proponi al la esperantistaro? Eble jes, eble ne, kiel ajn estis, ĝi gravis antaŭ pli ol 120 jaroj kaj daŭre gravos: ĝi verdigu la vivon de la estontaj E-generacioj, kiel inspiranta signo de la laboro de la unuaj por la plibono de la postaj. Fontoj: Dokumento ĉiutage de d-ro A. De Salvo al la grupo italaj esperantistoj; www.academia.edu/6964328/storia_del_colore; https://fr.wiktionary.org/wiki/langue_verte EL LA RETA RUBRIKO: LASTE APERIS HOME en SENHOMECO, Militaj impresoj. Martin Stuppnig, Prozo tradukita, KAVA-PECH, 2016. Memoraĵoj el la dua mondomilito, kiam la aŭtoro - fervora esperantisto - estis devigita batali por la Tria Imperio. Prezo: 13.50 EUR. Pliaj informoj, reta mendilo: http://katalogo.uea.org? inf=9279. Jam delonge ni, en Triesto, atendis la supran inform o n : finfine aperis en la lingvo internacia, tradukita rekordtempe el la germana, la verko de nia kara, altestimata plurjardeka AMI- KO. En la libro estas priskribitaj liaj travivaĵoj dum la bombado sur la Abatejon de Montecassino kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, kaj tiuj en la angla militkaptitejo en Afriko. La libro estis tradukita esperanten de Jozefo Horvath kaj provlegita de Carlo Minnaja kaj Uwe Stecher. Nepre nemalhavebla libro! 5

3-a, mardo 6-a, vendr. Maja Programo 17h00 - Ekspoziciaj laboroj 20h00 - Ekspoziciaj laboroj 10-a, mardo 17h00 - Ekspoziciaj laboroj 13-a, vendr. 20h00 - Legado de la Historio 17-a, mardo 17h00 - Ekspoziciaj laboroj 20-a, vendr. 20h00 - La malnova Triesto - Poŝtkartoj de Pino 24-a, mardo 17h00 - Ekspoziciaj laboroj 27-a, vendr. 20h00 - Legado de la Historio 31-a, mardo 17h00 - Ekspoziciaj laboroj 3-a, vendr. 7-a, mardo Junia Programo 20h00 - Legado de la Historio 17h00 - Ekspoziciaj laboroj 10-a, vendr. 20h00 - Lastaj preparoj por la ekspozicio 14-a, mardo 17h00 - Ekspoziciaj laboroj 16-a, ĵaŭdo Inaŭguro de la ekspozicio Filatelo kaj Esperanto Mezeŭropa Poŝta kaj Telegrafia Muzeo, placo Vittorio Veneto 17-a, vendr. 20h00 - Legado de la Historio 21-a, mardo 17h00 - Konversacia rondo 24-a, vendr. 20h00 - Somera festo! 28-a, mardo 17h00 - Konversacia rondo Atentigo! Ekde la 1 a de julio ĝis la fino de aŭgusto la sidejo estos fermita. Intertempe bonvolu viziti la ekspozicion FILATELO KAJ ESPERANTO, kiu daŭros ĝis la fino de aŭgusto. La redaktanto de la TEA-Bulteno tamen ne ripozos kaj akurate (eble!) atingos vin via ŝatata informilo. Bonan feriadon kaj ĝis la revido ĉe TEA-sidejo vendredon la 2 an de septembro, je la kutima horo! Aforismoj Kiu neniam havis hundon, ne povas kompreni kion signifas ami kaj esti amata. Arthur Schopenauer, filozofo (1788-1870) Revu kaj vi estos libera spirite, luktu kaj vi estos libera la tutan vivon. Ernesto Che Guevara (1928-1967) Amo estas nebulo formiĝanta per la vaporo de l sopiroj. William Shakespeare (1564-1616) Kalendaro de polaj eventoj 2016 26-29 05.2016 3-5. 06.2016 14-25. 06.2016 19.06. 2016 13-16. 07.2016 16 23. 07.2016 9-11. 09.2016 14-23.9. 2016 23 25. 09.2016 35 -a Tutpollanda Esperanto- Kongreso - PEA-filio en Łódź rk-lodzo@wp.pl Jubileaj 30 -aj Esperantaj Tagoj de Krakovo - Krakova E-Societo 38 -a Ĉebalta Esperantista Printempo - PEA-filio en Gliwice stanislaw.mandrak@gmail.com Internacia renkontiĝo sur la monto Granda Ĉantorio ĉe landlimo de PL - CZ en ĉeha turisma gastejo www.esperanto.zanet.pl/cxantorio Multgeneracia Vilaĝo - Esperanto dum Festivalo Haltejo Woodstock en Kostrzyn ĉe la rivero Odra - UEA, TEJO, Centro de Interkultura Edukado - Nowy śącz 72 -a TEJO-Kongreso en Wrocław - TEJO kaj Pola Esperanto-Junularo Esperanto sur la strando - 2016 Triurba Esperantista Asocio Torento en Sopot 49 -a Internacia Esperanto-Feriado en Duszniki Zdrój Silezia Esperanto-Asocio pomer@wp.pl 32 -a Artaj Konfrontoj en Esperanto en Poznań (ARKONES) www.arkones.org tbiasz@esenco.org www.arkones.org/pl BULTENO de TRIESTA ESPERANTO-ASOCIO Redaktanto: Elda DOERFLER - testudo.ts@gmail.com Sidejo/Poŝta adreso: Via del Coroneo 15 - IT-34133 Trieste Kunventagoj: marde 17.30-20; vendrede 19-21 Tel: (+39) 345 2490291-040 350093; 339 2226936 Banka Konto: Unicredit IBAN IT 53 U 02008 02242 000102990439 Reto: esperantotrieste@yahoo.it; nored@tiscali.it Asociaj ttt-ejoj: www.tea1906.altervista.org; www.karstajtagoj.altervista.org