Lingva diverseco kaj la internaciigo de la universitatoj en Eŭropo 1

Similar documents
Fremdlingvo-instruado kiel publika politiko

KUNSIDO EN BRUSELO: AKTIVA EŬROPA CIVITANECO

WikiTrans: La angla Vikipedio en Esperanto

KVINDEK JAROJ POST MONTEVIDEO. Enkonduko

MALFERMITA INTERRELIGIA FORUMO EN NITRO

Du jardekoj de Internacia Kongresa Universitato

SOMERA ESPERANTO-STUDADO EN NITRA

EŬROPA HIMNO. Al Eŭropo Teksto: Umberto Broccatelli

Tiusence oni povas diri ke la preparoj tre bone progresas. Ni jam. ŭropa Bulteno 1 Majo 2010, N 5 (94)

DELEGITARO DE EEU ĈE LA PREZIDANTO DE EŬROPA PARLAMENTO

Kiel ĝi funkcias, kiel vi kontribuas

NIAJ LANDAJ MOVADOJ (2)

Pri medicina terminologio en Esperantujo:

Karlo Markso kaj Frederiko Engelso. Manifesto de la Komunista Partio. kun enkonduko de Eric Hobsbawm

n ĝ ESK paĝo Se

I NTERNACIA K ONGRESA U NIVERSITATO

Esperanto. en Danio. Speciala numero septembro 2009

KROATA ESPERANTISTA KOLEGARO

UNU RINGO ILIN REGAS

Enhavo. anoncoj. Por ĝui universalan lingvon en la estonteco, ni devas certigi, ke ni havos komunan planedon. Zendo: pensiga ludo enigma

Filatelo kaj Esperanto Okaze de la 110-jariĝo de Triesta Esperanto-Asocio

Chapter 5. Vojaĝu kun Zam (A basic course)

PROGRAMO DE LA ANTAŬKONGRESO PRETA

IKU INTERNACIA KONGRESA UNIVERSITATO

Terminologiaj konsideroj


BULTENO DE LA ALBANA ESPERANTO INSTITUTO

Fundamento. La ĉielo estas blua. Kie estas la libro kaj la krajono? La libro estas sur Komentario la tablo, kaj la pri krajono la kuŝas sur la

IKU 61 INTERNACIA KONGRESA UNIVERSITATO. 61a sesio. Roterdamo, Nederlando julio Redaktis: José Antonio Vergara

SESA VOLUMO. (rekonstuita sen bildoj) ĈAPITRO 12 KALOCSAY LA REDAKTORO

UNESKO. Amaskomunikilaro: Operacia purigo UNESKO. Julio-Septembro 2017 n o 2. En La Internacia Lingvo Esperanto 联合国教科文组织信使杂志 ( 世界语版 )

TITOLPAĜO B.TRAVEN LA MORTULA ŜIPO

ISBN Rejkjaviko, Islando julio Amri Wandel kaj Roy McCoy (red.) Universala Esperanto-Asocio

BONAJ DEMANDOJ KAJ BONAJ RESPONDOJ

Enkonduka prelego Busano, KR, 50-a Kongreso de ILEI. Edukado al respektoplena turismo. Mireille Grosjean

Pro Esperanto - Vieno Hungara Esperanto-Asocio - Budapeŝto 1990

19 a jaro - N 133 Septembro - Oktobro

BONA ESPERO Revuo de la Esperanto- Asocio de Suda Afriko Numero

Ĉarto de la Tutmondaj Verdaj Partioj

MALKOVRANTA LA ĜOJON KAJ MONDON DE VERA KRISTANISMO

Abonoj & Pasintaj Numeroj. Kiel kontribui al ESK. ESK paĝo Mar P.O. Box 1097 Bendigo Central Vic 3552 Australia

Trans la Spegulo. kaj kion Alico trovis tie. de Lewis Carroll ilustrita de John Tenniel tradukita de Donald Broadribb

Enhavo. anoncoj. Malkovri Montrealon trovi amikojn! NASK revenos al Raleigh kun KTF. leterkesto. Varti jaguaron. Sonos. Vinovolo

A. RIVIER. EN RUSUJO PER ESPERANTO. MOSKVA LIBREJO "ESPERANTO". 26, Tverskaja, 26, Moskvo, Rusujo.

Roberto da Silva Ribeiro- IPHAN- Brazila Nacia Instituto pri Historia kaj Arta Heredaĵo

AGADPLANO DE GYEONGJU

13 a jaro Julio - Aúgusto 2010

L. ZAMENHOF FUNDAMENTA KRESTOMATIO

Internacia Kongresa Universitato Vilno 2005 IKU INTERNACIA KONGRESA UNIVERSITATO. 58a sesio. Vilno, julio Redaktis : Amri Wandel

Internacia Kongresa Universitato Vilno 2005 IKU INTERNACIA KONGRESA UNIVERSITATO. 58a sesio. Vilno, julio Redaktis : Amri Wandel

Organizantoj. Sofja Zareckaja Sonja (RU) ĉef-organizanto de la aranĝo. Peter Baláž Petro (SK) Dorota Rodzianko (PL) Matthieu Desplantes (FR)

preskaň netrarigardebla. La bazo problemo de la kuracado per tiuj substancoj restas iliaj relative alta tokseco, malbona stomaka tolero, kaj per tio

SANO JARKOLEKTO 1983 NUMERO 4 ĈEĤA ESPERANTO-ASOCIO

Ü Ü Ü. novembro 2017 / n-ro 130

Belaj Aŭtunaj Tagoj. MIZUNOYoshiaki. la organo de Tokorozaŭa-Esperanto-Rondo. n-ro novembro 2010

LEGOLIBRETO V. Estu indulgema al mia laboro. Jindřiška Drahotová

LA ŜTONA URBO. Anna Löwenstein

Riu Riu Chiu Spanish; English; Esperanto

Tarzan de la Simioj. Elangligis Donald J. HARLOW. de Edgar Rice BURROUGHS

Fundamenta Krestomatio

ROBINSONO KRUSO. lia vivo kaj strangaj, mirindegaj aventuroj. Verkita de Daniel Defoe. Tradukis en 1908 Pastro A. Krafft

Fundamenta Krestomatio

Robinsono Kruso Danielo Defo Tradukita de A. Krafft

Commissioned by Paul and Joyce Riedesel in honor of their 45th wedding anniversary. Lux. œ œ œ - œ - œ œ œ œ œ œ œ œ œ œ. œ œ œ œ œ œ œ œ œ.

GRAMMAR & SYNTAX Part 1 VERBS : TENSES. Past tense as impf :

转基因与可持续发展农业 Genetika Modifo kaj Daŭripova Agrikulturo

L. S. G. Ligo de Samseksamaj Geesperantistoj Retejo: Adreso, retpoŝto: Vidu ĉe la sekretariokasisto sube. Membriĝo: Kontaktu

Propono klasifiki la prepoziciojn de esperanto

Parlez-vous Français? OUI OUI

Summi triumphum. & bc. w w w Ó w w & b 2. Qui. w w w Ó. w w. w w. Ó œ. Let us recount with praise the triumph of the highest King, 1.

EKSKURSA TAGO DE LEA

Thomas Tallis Mass for 4 voices

PROCUREMENT PLAN (Textual Part)

Nia mondo La planedo Tero. KAEST 2008 Plastajhoj en la akvo (Westermayer/Niesert) 1

CURRICULUM VITAE. : Adla Mohammed Abdel Salam

A TI,DIOS (You Are God) œ œ. œ œ œ œ. œ. œ. œ. Dios, Dios, God, we ac -

A TI,DIOS (You Are God) INTRO South American Dance (q = ca. 80) Dm. œ œ. œ # œ œ œ œ. œ. œ. œ œ. j J œ. œ œ œ œ œ œ œ. ba - mos; you; All

SELECTED INTERN...t\TIONAL and REGIONAL ORGANIZA TIONS RELA TI~D TO CUL TURAL TOURISM

Development Issues and Indicators

TSA governance at national level

Mont St Michel A World Heritage Site: Travel Guide To Mont Saint Michel And Its Bay (The World Heritage Sites Of France Book 8) [Kindle

Report of the international Norcotics control Board, For 1996 united nations, New York, 1997, P.1.

Air quality and clean vehicles procurement in European cities September 2016 Paris - Provisional Workshop Agenda

Alma Redemptoris Mater

THE WORLD IS YOURS. Formations linguistiques & interculturelles

ESPACE DES ONG / NGO SPACE 39 e session de la Conférence générale / 39 th session of the General Conference

Avignon, Nimes & St. Remy De Provence (Adventure Guides) [Kindle Edition] By Ferne Arfin

EUROPEAN PARLIAMENT DELEGATION TO COP 17 IN DURBAN. DRAFT PROGRAMME (as of 4 December 2011) Accreditation of the EP Delegation - Members and staff

In the Heart of the Loire Valley. Winter Semester 2018

Guide Du Routard France: Guide Du Routard Provence (French Edition)

OCCASION DISCLAIMER FAIR USE POLICY CONTACT. Please contact for further information concerning UNIDO publications.

Water sustainability: new challenges and solutions IGU Commission for Water Sustainability Dubrovnik, 24 th to 28 th August 2014

Renate Hartwig. Education. Academic Experience. Teaching

Provence & Cote D'Azur (France) 1:250,000 Touring Map IGN, 2013 Edition By IGN

Cours en Anglais des Universités partenaires (Masters)

5-6-7 FEBRUARY 2013 THE MARINE BUSINESS SHOW PARIS- PORTE DE VERSAILLES. In association with the French Maritime Cluster

Digital Resources for Aegean languages

L'architecture De La Renaissance (French Edition) [Kindle Edition] By L

UNWTO Commission for Africa Fifty-sixth meeting Luanda, Angola, 28 April 2014 Provisional agenda item 4.2

2019 EUROPE PROGRAMS. Academic Scientific Educational Vocational Cultural Tours. CERN Program in Nowruz The Biggest Science Center in the World

Transcription:

Michele Gazzola Lingva diverseco kaj la internaciigo de la universitatoj en Eŭropo 1 Resumo La internaciigo de universitatoj estas defio por la eŭropa lingva diverseco. La reformoj de universitatoj en pluraj eŭropaj landoj fakte povus kaŭzi plifortigon de la nuna evoluo, kiu favoras la anglan lingvon en la instruado kaj esplorado. Oni povas mencii almenaŭ du faktorojn, kiuj kontribuas al klarigo de la kialo. Unue, la nuna utiligado de bibliometriaj indikiloj en la komparo kaj taksado de universitatoj. Due, la politikoj, kiuj antaŭenpuŝas la moveblon de la studentoj kaj esploristoj. Mi montros, ke tiu evoluo havas plurajn materiajn kaj simbolajn distribuajn efikojn inter lingvaj komunumoj, ĉefe ĉar ĝi favoras la angleparolantajn landojn. Mi konkludos proponante kelkajn principojn por gvidi redistribuajn lingvopolitikojn. 1 1 Enkonduko Reformi Universitaton estas temo de publika debato en pluraj eŭropaj landoj. Tutmondiĝo kaj kresko de la aziaj ekonomioj kaŭzis profundajn ŝanĝojn en la strukturo de la monda ekonomio. Por alfronti pli kaj pli akran internacian konkurencon, la industriigitaj landoj devas plialtigi siajn kapablojn produkti novigajn varojn kaj servojn, por ke ili iĝu pli kaj pli malfacile imiteblaj. Universitatoj kaj esplorcentroj ludas gravan rolon en la tiel nomata ekonomio fondita sur scio t. e. la moderna formo de la ekonomia sistemo, kiu fondiĝas sur granda utiligado de altkvalita laboro 2 ĉar estas precize ene de tiuj instancoj, ke scioj estas produktitaj kaj transigitaj. Plialtigi la konkurkapablon de universitatoj de iu lando ĝenerale signife kontribuas ankaŭ al la plialtigo de la konkurkapablo de la lando mem. En marto 2000 la estroj de la ŝtatoj aŭ de la registaroj de la membro-ŝtatoj de Eŭropa Unio (EU) lanĉis la tiel nomatan Strategion de Lisbono, kies celo estas igi Eŭropan Union la plej konkurkapabla ekonomio en la mondo antaŭ 2010 3. La Strategio de Lisbono estas kunligita kun la Bolonja Procezo, en kiu partoprenas jam 45 ŝtatoj kaj kiu celas interproksimigi la eŭropajn universitatajn sistemojn ene de 2010. La komuna celo de tiuj iniciatoj estas helpi la starigon de eŭrop-skala universitata spaco, kiu estu komparebla kun tiu de Nordameriko kaj kiu estu kapabla alfronti la ekonomiajn defiojn de la monda konkurenco. Ene de tiu ĉi kadro okazas la nuntempa procezo de internaciigo de la eŭropaj universitatoj, t.e. la serio de reformoj, kiuj celas plialtigi la internacian konkurkapablon de universi tatoj kaj pligrandigi la nombron de fremdaj studentoj kaj esploristoj en la universitatoj de iu lando. 1 Tiu ĉi teksto parte baziĝas sur la prelego, kiun mi faris dum la internacia Simpozio Lingvaj rajtoj en la mondo: la aktuala stato, organizita de Universala Esperanto-Asocio (UEA) ĉe Unuiĝintaj Nacioj en Ĝenevo, la 24-an de aprilo 2008, okaze de la 100-jariĝo de UEA kaj de la 60-a datreveno de la Universala Deklaracio pri Homaj Rajtoj. Mallonga varianto de tiu ĉi prelego estas publikigita en la kataluna lingvo en la revuo Kataluna Esperantisto, julio-septembro 2008. 2 Vidu Foray 2006 por enkonduko. 3 Konkludoj de la Eŭropa Konsilio de Lisbono, 23.-24.3.2000. 156

Lingva diverseco kaj la internaciigo de la universitatoj en Eŭropo 157 2 La lingvaj defioj de internaciigo de universitatoj La registaroj de pluraj Eŭropaj landoj ofte sekvis du principojn por plialtigi la konkurkapablon de la universitatoj. Unue, la publika financado de universitatoj devus dependi, interalie, de la kvalito de esplorado kaj instruado. Por taksi tiun ĉi kvaliton, oni devas uzi objektivajn indikilojn, pere de kiuj eblus kompari universitatojn kaj premii la plej bonajn. Due, oni devas forigi ĉiujn obstaklojn al la libera moveblo de la studentoj kaj esploristoj en Eŭropo. Faciligi la moveblecon teorie, permesus al la plej brilaj studentoj kaj esploristoj libere moviĝi al la plej bonaj universitatoj. Tio, siavice, devus helpi la elstariĝon de altkvalitaj sciencaj centroj. Temas pri serio de principoj, kiuj povus havi pozitivajn efikojn, eĉ se estas ankoraŭ tro frue por taksi la rezultojn. Tamen, necesas rimarkigi, ke apliki tiujn principojn povus kuntreni gravajn konsekvencojn rilate al la lingva diverseco. Unu el la plej rimarkindaj efikoj de la internaciigo de universitatoj, fakte, estas ĝuste la plialtigo de la rapideco de konverĝo al la uzo de nur unu lingvo, nome, la angla, kaj en la instruado kaj en la esplorado 4. Universitatoj sekve estas certe unu el la plej interesaj studkampoj por studi la efikojn de la nuntempaj ekonomiaj kaj politikaj fortoj sur la monda lingva diverseco en la 21-a jarcento (Tonkin/ Reagan 2003). Kiel tiuj principoj de reformo povus kontribui al la malkresko de lingva diverseco? Kiujn aliajn konsekvencojn ili povus havi? Mi klopodos skizi respondon en la venontaj paragrafoj. 2.1 La bibliometriaj indikiloj La naturo de la indikiloj por kompari la produktadkapablon de universitatoj donas unuan eblan respondon. Gravan rolon pli precize havas la bibliometriaj indikiloj, kies valoro dependas de la citaĵoj de artikoloj publikigitaj en sciencaj revuoj. Citaĵoj estas la bibliografia parto de la artikolo, t.e. la sekcio, kie oni mencias la laborojn de aliaj membroj de la scienca komunumo (inkluzive de la aŭtoro de la artikolo) pri la temo de la artikolo mem (Merlet 2007). Pluraj indikiloj povas esti kalkulitaj baze de citaĵoj. Inter la plej uzataj oni devas mencii la faktoron de influo (aŭ influfaktoron) de iu revuo, t.e. la mezuro de la averaĝa frekvenco de citaĵo de la artikoloj de tiu revuo dum la lastaj du jaroj. Kial la faktoro de influo estas tiom ofte uzata? La ideo estas simpla: bona artikolo estas tiu, kiun membroj de la scienca komunumo ofte citas (kaj ĝuste pro tio ĝi iĝas influa ). Sekve, ju pli alta estas la faktoro de influo de iu revuo, des pli oni povas supozi, ke averaĝe la artikoloj publikigitaj en la revuo estas altkvalitaj. Oni ofte opinias, ke indikiloj kiel la influfaktoro reflektas la kvaliton de la artikoloj de la esploristoj en iu universitato, kaj sekve, la sciencan produktadkapablon de la universitato mem. La problemo estas, ke la bibliometriaj indikiloj estas kalkulataj preskaŭ ekskluzive baze de anglalingvaj datumbazoj, ĉefe usonaj, kiuj recenzas plejmulte revuojn en la angla lingvo. Sekve, la bibliometriaj indikiloj havas tendencon superreprezenti la anglalingvajn sciencajn publikaĵojn, kaj plej ĝenerale la anglalingvan sciencan komunumon (UNESCO 2005; Sandelin/Sarafoglou 2004). Kiuj estas la konsekvencoj de tio sur la lingva diverseco? Se oni taksas, komparas kaj financas universitatojn sur la bazo de bibliometriaj indikiloj, kiuj favoras la anglan, universitatoj havos pluan instigon peti siajn esploristojn skribi en la angla. Estas malfacile kredi, ke la aliaj lingvoj povos pluteni gravan lokon kiel kulturlingvoj, se bibliometriaj indikiloj konstante malfavoras ilin. Tiu evoluo estas kritikebla el multaj vidpunktoj. Oni povus demandi, ekzemple, ĉu internaciigi la esploron signifas simple plialtigi la videblon de la sciencaj produktoj, aŭ male 4 La literaturo pri la temo de la hegemonio de la angla en scienca komunikado kaj en universitatoj estas vasta. Vidu, inter aliaj, Ammon/McConnell 2002, Ammon 2006, Phillipson 2006 kaj Carli/Calaresu 2007.

158 M ic h e l e Ga z z ol a ĉu ĝi signifas, ke la laboro de la esploristoj kongruas kun la nuna stato de la internacia debato kaj ke ili efektive partoprenas en ĝi. Laŭ la unua difino la uzo de la angla certe helpas plialtigi videblon, sed laŭ la dua difino la utiligado de nur unu lingvo ne nepre estas necesa. 2.2 La plialtigo de la internacia moveblo de la studentoj Plialtigo de la kvanto da fremdaj studentoj fariĝas kerna celo de la universitataj planoj pri internaciigo. La plej ofta strategio por allogi fremdajn studentojn, estas proponi programojn tute en la angla. Temas pri pligrandiĝanta tendenco en Eŭropo: dum la lastaj kvin jaroj, la nombro de la studprogramoj en la angla triobliĝis, ĉefe sur la nivelo de doktoriĝaj programoj kaj magistrigaj kursoj (Wächter/Maiworm 2008). Ankoraŭ ne estas klare, ĉu la kursoj en la angla simple aldoniĝos al la ekzistantaj programoj en la naciaj lingvoj, aŭ ĉu la unuaj anstataŭos la lastajn, sed kelkaj signoj montras, ke oni iras al la dua scenaro. Ekzemple, ĉe la Politekniko de Torino, en Italio, kelkaj masterkursoj, en la itala lingvo estis anstataŭigitaj per programoj en la angla. Tiu ĉi evoluo povus rezultigi paradoksajn situaciojn. Ekzemple, en la Universitato de Ĝenevo okazas, ke denaskaj franceparolantaj profesoroj devas instrui en la angla, eĉ se la plej granda parto (aŭ preskaŭ la tuto) de la aŭskultantaro estas ankaŭ franceparolanta. La sekvoj de tiu ĉi tendenco ne estas ankoraŭ klaraj. Tamen, se la angla iom post iom okupus la spacojn de supera instruado (nome, perfektigaj kaj doktoriĝaj programoj) anstataŭante la naciajn ligvojn, multaj eŭropanoj simple ne plu povus akiri pintan scion en sia lingvo. Tiu konsidero validas ne nur por la malgrandaj landoj (ekz. nordeŭropaj ŝtatoj), sed ankaŭ por pli grandaj landoj kiel Germanio aŭ Italio. Kial universitatoj devus proponi programojn en la naciaj lingvoj, se ili pere de la angla povus celi kaj la internacian kaj la nacian merkatojn de supera edukado? 3 La problemo de la lingva justeco Hegemonio de iu lingvo, kiu estas samtempe la gepatra lingvo de neneglektebla parto de la eŭropa aŭ eĉ monda loĝantaro (ne tiom gravas, ĉu temas pri la angla, la franca aŭ la nederlanda), havas almenaŭ du efikojn. Unue, tiu hegemonio nesimetrie kontribuas al la malpliigo de la funkcioj de la aliaj lingvoj. Due, lingva hegemonio kaŭzas gravajn distribuajn efikojn inter lingvaj komunumoj, kaj tio rilatas pli ĝenerale al la problemo de distribua justeco (Van Parijs 2007, Grin 2005). La civitanoj de la angleparolantaj landoj, fakte, malpli kaj malpli bezonas lerni fremdajn lingvojn. Britio kaj Irlando, ekzemple, estas la landoj, kie oni parolas malpli da fremdaj lingvoj en Eŭropa Unio (Eŭropa Komisiono 2006). En Usono, inter 1965 kaj hodiaŭ, la procento de la studentoj, kiuj aliĝis al kursoj pri fremdaj lingvoj rilate al la sumo de la aliĝintoj al la tria nivelo de instruado aŭ al la profesiiga nivelo de instruado (t.e. altlernejoj ), kaj al la universitata nivelo, falis de 16,5% al 8,6% (Furman k.a. 2007). Male, la aliaj landoj de la mondo faras grandan streĉon kaj elspezas multe da financaj rimedoj por instrui kaj lerni la anglan. Oni povas mencii kelkajn ekzemplojn de distribuaj efikoj en la esploro kaj la instruado, kiujn kaŭzas lingva hegemonio: 1. Multo el la scienca literaturo en la angla estas produkto de nedenaskaj esploristoj. Sekve, la denaskaj angleparolantaj esploristoj povas aliri scion sen fari iun ajn streĉon por lerni fremdajn lingvojn. Krome, ili povas ankaŭ eldoni artikolojn en la internaciaj revuoj sen havi la handikapon skribi en alia lingvo. 2. La angleparolantaj denaskaj esploristoj povas esprimi sin en sia lingvo en ĉiuj internaciaj sciencaj renkontiĝoj (konferencoj ktp), sen havi la bezonon prelegi uzante aliajn lingvon.

Lingva diverseco kaj la internaciigo de la universitatoj en Eŭropo 159 Sekve, teni la monopolon de la legitima kompetenteco (Gazzola 2006) t.e. la kapablo, decidi kio estas ĝusta kaj kio ne en la angla donas al la denaskaj angleparolantoj la eblon havi rimarkindan avantaĝon en ĉiu situacio de debato kaj konflikto. 3. ju pli da eŭropaj universitatoj plialtigas la nombron de la kursoj en la angla, des pli da denaskaj angleparolantoj pligrandigas siajn elekteblojn sen fari iun ajn streĉon por lerni fremdajn lingvojn. 4 Eblaj redistribuaj lingvo-politikoj Utiligado de bibliometriaj indikiloj, kiuj privilegias la anglan kiel bazon por kompari kaj financi universitatojn, kaj la kresko de la programoj en la angla en la eŭropaj universitatoj, plifortigas la lingvan maljustecon kaj plue malpliigas la vivipovon de la aliaj lingvoj rilate al la altaj funkcioj de la komunikado. Lingvo-politikoj por subteni lingvan diversecon, sekve, devus realigi formojn de kompensado favore al la aliaj lingvokomunumoj. Pro manko de spaco ne eblas ĉi tie prezenti detale tiajn lingvajn politikojn, kiaj estus dezireblaj, sed tamen eblas proponi sugestojn kaj doni ekzemplojn. 1. Rilate al la utiligado de bibliometriaj indikiloj estus necese reformi la manierojn de katalogado de akademiaj revuoj en la internaciaj datumbazoj. Tiu reformo devus valorigi la sciencajn publikigaĵojn en aliaj lingvoj. Estus necese doni al la esploristoj spacojn por esprimi sin utiligante siajn lingvojn, sen ke tiu elekto estu malfavorata de la bibliometriaj indikiloj kaj de la internaciaj sistemoj por la taksado de la universitatoj. 2. Komparojn inter eŭropaj universitatoj oni devus fari laŭ komunaj kriterioj, kiuj konsideras ankaŭ lingvan diversecon. 3. Rilate al la moveblo de studentoj estus necese plifortigi la instruadon de fremdaj lingvoj en lernejoj kaj universitatoj. Tio plialtigu la ŝancojn de la studentoj aliri la programojn rekte en la lokaj lingvoj. Peti la universitatojn proponi programojn nur en la angla, sub la preteksto ke la fremdaj studentoj alikaze ne komprenus, signifus igi la instruadon en la naciaj lingvoj fakte neebla. 4. Krome necesus prilabori intervenojn rilate al la aŭtoraj rajtoj kaj intelekta propraĵo (Van Parijs 2007). Oni devus permesi al la neangleparolantaj landoj aliri la sciencan literaturon, la patentojn kaj la aliajn intelektajn propraĵojn en la angla pagante pli malaltajn prezojn ol la angleparolantaj landoj. Alivorte, la aliro al la scio devus esti malpli multekosta por la ne-angleparolantaj landoj, kaj pli multekosta por la angleparolantaj landoj. Tiuj ĉi, sekve, devus fari nerektan transigon de rimedoj al la aliaj landoj. Oni povus interpreti tion kiel formon de kompensado de la avantaĝo, kiun la angleparolantaj landoj profitas pro la hegemonio de sia lingvo. 5 Konkludoj La internaciigo de universitatoj estas certe unu el la plej grandaj defioj por lingva diverseco de la nova jarcento. La bezonoj de la nova modelo de la ekonomio fondita sur scio plialtigas la premon sur la konkurkapablo de la landoj, kaj sekve sur iliaj universitataj sistemoj. Industriigitaj landoj pli kaj pli celas altiri brilajn fremdajn studentojn kaj esploristojn je internacia skalo por ke ili venu studi kaj labori en siaj universitatoj. Multaj opinias, ke por fari tion, necesas favori la utiligadon de la angla lingvo kaj en esploro kaj instruado. Tamen, kiel ni vidis, tiu tendenco havas plurajn distribuajn efikojn inter lingvaj komunumoj. Pli precize, tiu evoluo donas grandiĝantajn materiajn kaj simbolajn avantaĝojn al la angleparolantaj landoj, kaj samtempe malpliigas la spacon de la aliaj lingvoj en la konstruado kaj transigo de scio.

160 M ic h e l e Ga z z ol a Estas grave substreki, ke la eksplicitaj politikoj de la ŝtatoj aŭ de la unuopaj universitatoj povas favori rekte aŭ nerekte tiun evoluon, kaj sekve pligravigi tiujn distribuajn efikojn. Tio bone montras, ke la evoluo de lingvoj ne estas natura fenomeno, sed male ĝi estas tute homa. Kiel Tonkin (2006: 33-34) prave rimarkis: Multaj homoj opinias la demandon, kiun lingvon utiligi en difinitaj cirkonstancoj, kvazaŭ temas pri la stato de la vetero: estas nature, ke la angla lingvo gajnu forton, kaj sekve oni lernu la anglan lingvon: nenion oni povas fari por malhelpi tiun evoluon laŭ ili. Tamen, estas klare, ke tiu natura metaforo estas elvojiga. Lingva evoluo, fakte, okazas ĉiam en konkreta socia, ekonomia, politika kaj historia kuntekstoj, kaj ne en abstrakto. Tiu ĉi kunteksto difinas la kondiĉojn, sub kiuj homoj faras elektojn pri tio, kiujn lingvojn lerni, uzi aŭ eĉ forgesi. Ekzemple, kunligi la publikan financadon de la universitatoj al la kvalito de esploro, povas esti utila ideo, sed ĝi certe influos lingvajn elektojn de la esploristoj, rilate al ilia utiligado de lingvoj, precize ĉar tiu kvalito estas ofte taksata sur la bazo de la sciencaj produktoj ĉefe en unu hegemonia lingvo. Lingvo-politikoj celas precize influi la kondiĉojn, sub kiuj agantoj faras lingvajn elektojn. Pro tio estas grave, ke lingvopolitikoj akompanu la reformojn de universitatoj en Eŭropo, ne nur por eviti pluan malgrandiĝon de lingva diverseco en scienca komunikado malgrandiĝo, kiu tute ne estas natura fenomeno, sed ankaŭ por kompensi la distribuajn efikojn de lingva hegemonio inter lingvaj komunumoj. 6 Bibliografio Ammon, Ulrich; Grant McConnell (2002): English as an Academic Language in Europe. Frankfurt/ Main, Bern: Peter Lang. Ammon, Ulrich (2006): Language Planning for International Scientific Communication: An Overview of Questions and Potential Solutions. En: Current Issues of Language Planning 7: 1, p. 1-30. Carli, Augusto; Emilia Calaresu (2007): Language and Science. En: Marlis Hellinger, Anne Pauwels (eds.), Handbook of Language and Communication: Diversity and Change. Berlin, New York: Mouton de Gruyter, p. 523-552. Eŭropa Komisiono (2006): Europeans and their Languages (speciala Eurobarometer 243). Brussels. Foray, Dominique (2006): L économie de la connaissance. Paris: Editions La Découverte. Furman, Nelly; David Goldberg, Natalia Lusin (2007): Enrollments in Languages other than English in United States Institutions of Higher Education. New York: The Modern Language Association of America. Gazzola, Michele (2006): Lingue, potere e conflitto. L economia della guerra delle lingue in Europa. En: Metabasis 1/1: 1-10. http://www.metabasis.it/1. Grin, François (2005): L enseignement des langues étrangères comme politique publique. Paris: Haut Conseil de l Évaluation de l École. Merlet, Jean-Pierre (2007): Que mesurent les indicateurs bibliométriques? Document d analyse de la commission d évaluation de l INRIA. Paris: INRIA (Institut national de recherche en informatique et en automatique). Phillipson, Robert (2006): English, a Cuckoo in the European Higher Education Nest of Languages?. En: European Journal of English Studies 10/1: 13-32. Sandelin, Bo; Nikias Sarafoglou (2004): Language and Scientific Publication Statistics. En: Language Problems and Language Planning 28/1, p. 1-10. Tonkin, Humphrey (2006): Lingvo kaj popolo. Rotterdam: UEA. Tonkin, Humphrey; Timothy Reagan (2003, ed.): Language in the 21st Century. Amsterdam: John Benjamins. UNESCO (2005): What Do Bibliometric Indicators Tell Us About World Scientific Output?. En: UIS bulletin on science and technology statistics 2, septembro. Paris: UNESCO, Institute for Statistics.

Lingva diverseco kaj la internaciigo de la universitatoj en Eŭropo 161 Van Parijs, Philippe (2007): Tackling the Anglophones Free Ride: Fair Linguistic Cooperation with a Global Lingua Franca. En: AILA (Association internationale de linguistique appliquée) Review 20, p. 72-86. Wächter, Bernd; Friedhelm Maiworm (2008): English-taught Programmes in European Higher Education. The picture in 2007. Bonn: Lemmens. Michele Gazzola Nask. 1978. Studis ekonomikon en la Universitato L. Bocconi en Milano (Italio) kaj en la Universitato de Jorko (Britio). Esplor-asistanto ĉe la Observejo Ekonomiko Lingvoj Edukado, Lernejo por tradukistoj kaj interpretistoj, Universitato de Ĝenevo. Ĉefe interesiĝas pri la ekonomiko de lingvoj kaj la taksado de lingvopolitikoj.