Pri medicina terminologio en Esperantujo:

Similar documents
Lingva diverseco kaj la internaciigo de la universitatoj en Eŭropo 1

WikiTrans: La angla Vikipedio en Esperanto

KUNSIDO EN BRUSELO: AKTIVA EŬROPA CIVITANECO

Kiel ĝi funkcias, kiel vi kontribuas

Terminologiaj konsideroj

UNU RINGO ILIN REGAS

KVINDEK JAROJ POST MONTEVIDEO. Enkonduko

EŬROPA HIMNO. Al Eŭropo Teksto: Umberto Broccatelli

Du jardekoj de Internacia Kongresa Universitato

Esperanto. en Danio. Speciala numero septembro 2009

SOMERA ESPERANTO-STUDADO EN NITRA

Karlo Markso kaj Frederiko Engelso. Manifesto de la Komunista Partio. kun enkonduko de Eric Hobsbawm

Fundamento. La ĉielo estas blua. Kie estas la libro kaj la krajono? La libro estas sur Komentario la tablo, kaj la pri krajono la kuŝas sur la

Tiusence oni povas diri ke la preparoj tre bone progresas. Ni jam. ŭropa Bulteno 1 Majo 2010, N 5 (94)

KROATA ESPERANTISTA KOLEGARO

DELEGITARO DE EEU ĈE LA PREZIDANTO DE EŬROPA PARLAMENTO

BONA ESPERO Revuo de la Esperanto- Asocio de Suda Afriko Numero

SESA VOLUMO. (rekonstuita sen bildoj) ĈAPITRO 12 KALOCSAY LA REDAKTORO

Abonoj & Pasintaj Numeroj. Kiel kontribui al ESK. ESK paĝo Mar P.O. Box 1097 Bendigo Central Vic 3552 Australia

NIAJ LANDAJ MOVADOJ (2)

IKU INTERNACIA KONGRESA UNIVERSITATO

n ĝ ESK paĝo Se

SANO JARKOLEKTO 1983 NUMERO 4 ĈEĤA ESPERANTO-ASOCIO

Filatelo kaj Esperanto Okaze de la 110-jariĝo de Triesta Esperanto-Asocio

Fremdlingvo-instruado kiel publika politiko

Enhavo. anoncoj. Por ĝui universalan lingvon en la estonteco, ni devas certigi, ke ni havos komunan planedon. Zendo: pensiga ludo enigma

preskaň netrarigardebla. La bazo problemo de la kuracado per tiuj substancoj restas iliaj relative alta tokseco, malbona stomaka tolero, kaj per tio

Pro Esperanto - Vieno Hungara Esperanto-Asocio - Budapeŝto 1990

L. ZAMENHOF FUNDAMENTA KRESTOMATIO

19 a jaro - N 133 Septembro - Oktobro


Chapter 5. Vojaĝu kun Zam (A basic course)

TITOLPAĜO B.TRAVEN LA MORTULA ŜIPO

Roberto da Silva Ribeiro- IPHAN- Brazila Nacia Instituto pri Historia kaj Arta Heredaĵo

PROGRAMO DE LA ANTAŬKONGRESO PRETA

BULTENO DE LA ALBANA ESPERANTO INSTITUTO

MALFERMITA INTERRELIGIA FORUMO EN NITRO

BONAJ DEMANDOJ KAJ BONAJ RESPONDOJ

ISBN Rejkjaviko, Islando julio Amri Wandel kaj Roy McCoy (red.) Universala Esperanto-Asocio

Enkonduka prelego Busano, KR, 50-a Kongreso de ILEI. Edukado al respektoplena turismo. Mireille Grosjean

I NTERNACIA K ONGRESA U NIVERSITATO

UNESKO. Amaskomunikilaro: Operacia purigo UNESKO. Julio-Septembro 2017 n o 2. En La Internacia Lingvo Esperanto 联合国教科文组织信使杂志 ( 世界语版 )

MALKOVRANTA LA ĜOJON KAJ MONDON DE VERA KRISTANISMO

LEGOLIBRETO V. Estu indulgema al mia laboro. Jindřiška Drahotová

Fundamenta Krestomatio

Ü Ü Ü. novembro 2017 / n-ro 130

13 a jaro Julio - Aúgusto 2010

IKU 61 INTERNACIA KONGRESA UNIVERSITATO. 61a sesio. Roterdamo, Nederlando julio Redaktis: José Antonio Vergara

Belaj Aŭtunaj Tagoj. MIZUNOYoshiaki. la organo de Tokorozaŭa-Esperanto-Rondo. n-ro novembro 2010

Internacia Kongresa Universitato Vilno 2005 IKU INTERNACIA KONGRESA UNIVERSITATO. 58a sesio. Vilno, julio Redaktis : Amri Wandel

Fundamenta Krestomatio

Internacia Kongresa Universitato Vilno 2005 IKU INTERNACIA KONGRESA UNIVERSITATO. 58a sesio. Vilno, julio Redaktis : Amri Wandel

LA ŜTONA URBO. Anna Löwenstein

Enhavo. anoncoj. Malkovri Montrealon trovi amikojn! NASK revenos al Raleigh kun KTF. leterkesto. Varti jaguaron. Sonos. Vinovolo

Trans la Spegulo. kaj kion Alico trovis tie. de Lewis Carroll ilustrita de John Tenniel tradukita de Donald Broadribb

Riu Riu Chiu Spanish; English; Esperanto

A. RIVIER. EN RUSUJO PER ESPERANTO. MOSKVA LIBREJO "ESPERANTO". 26, Tverskaja, 26, Moskvo, Rusujo.

ROBINSONO KRUSO. lia vivo kaj strangaj, mirindegaj aventuroj. Verkita de Daniel Defoe. Tradukis en 1908 Pastro A. Krafft

Robinsono Kruso Danielo Defo Tradukita de A. Krafft

Tarzan de la Simioj. Elangligis Donald J. HARLOW. de Edgar Rice BURROUGHS

Organizantoj. Sofja Zareckaja Sonja (RU) ĉef-organizanto de la aranĝo. Peter Baláž Petro (SK) Dorota Rodzianko (PL) Matthieu Desplantes (FR)

转基因与可持续发展农业 Genetika Modifo kaj Daŭripova Agrikulturo

Commissioned by Paul and Joyce Riedesel in honor of their 45th wedding anniversary. Lux. œ œ œ - œ - œ œ œ œ œ œ œ œ œ œ. œ œ œ œ œ œ œ œ œ.

L. S. G. Ligo de Samseksamaj Geesperantistoj Retejo: Adreso, retpoŝto: Vidu ĉe la sekretariokasisto sube. Membriĝo: Kontaktu

Propono klasifiki la prepoziciojn de esperanto

Ĉarto de la Tutmondaj Verdaj Partioj

Summi triumphum. & bc. w w w Ó w w & b 2. Qui. w w w Ó. w w. w w. Ó œ. Let us recount with praise the triumph of the highest King, 1.

GRAMMAR & SYNTAX Part 1 VERBS : TENSES. Past tense as impf :

Trimmatothelopsis versipellis Malkovro de kreskolokoj en Finistero (Francio), kladogeneza loko kaj taksonomiaj konsekvencoj

AGADPLANO DE GYEONGJU

USF Graduate Council Curriculum Committee Meeting Report 2/1/16. Tampa Graduate Council Review - APPROVED 3. Comments

Budapest, Hungria/ Budapest, Hungary (Spanish Edition)

A TI,DIOS (You Are God) œ œ. œ œ œ œ. œ. œ. œ. Dios, Dios, God, we ac -

A TI,DIOS (You Are God) INTRO South American Dance (q = ca. 80) Dm. œ œ. œ # œ œ œ œ. œ. œ. œ œ. j J œ. œ œ œ œ œ œ œ. ba - mos; you; All

EKSKURSA TAGO DE LEA

Manual De Diagnostico Etiologico (Spanish Edition) By Gregorio Maranon

ANCIENT GROOVE MUSIC ( ) Motets for Holy Week. Edited by BEN BYRAM WIGFIELD

Thomas Tallis Mass for 4 voices

ATLAS BASICO DE COLOMBIA (In Spanish)

Ingles Para Viajar / English For Travel (Spanish Edition)

Indoor Radon: A Public Health Perspective

Diccionario Auxiliar Del Traductor. The Translator's Auxiliary Dictionary. Espanolingles. By Jose Merino;Jose Merino Bustamante READ ONLINE

Alma Redemptoris Mater

SPONSORSHIP OPPORTUNITIES

Libro proporcionado por el equipo Le Libros. Visite nuestro sitio y descarga esto y otros miles de libros.

Nelikenifiintaj fungoj e Squamarina : Clypeococcum epicrassum comb. nov. kaj Lichenochora clauzadei sp. nov. (Ascomycetes)

TEMPLATE FOR DESCRIBING GOOD PRACTICE in Literacy Policies for Children, Adolescents and Adults

Emiliano Zapata-Revolucionario De Mexico (Spanish Edition) By Teo Vera

INTOUR Update. Aligning Travelife with the EU Ecolabel and identifying further opportunities for collaboration

Eva Y La Tarta (Spanish Edition) By Carmela damico

Introduction to the Ibero- LatinAmerican Satellite Cochrane Skin Group. S035- Cochrane Skin Evidence Based Dermatology Symposium

La Casa De Riverton (Spanish Edition) By Kate Morton READ ONLINE

Channel Hopping Auf Deutsch: Study Guide By Maresli Saiko READ ONLINE

Lonely Planet Atenas De Cerca (Travel Guide) (Spanish Edition) By Alexis Averbuck

Ingles Para Viajar / English For Travel (Spanish Edition)

7696/12 GL/mkl 1 DG C I C

ENHA V -0. Jo 6'5 66 t36 g3. I ug NOVELO.!

The demand trend of Italian agritourism

MAWA Chairman, Eng Jan PLEVKA PhD EDA Airworthiness Project Officer. 6 th EDA Military Airworthiness Conference 2014 in Rome

Pedro De Valdivia: Conqueror Of Chile By R. B. Cunninghame Graham READ ONLINE

Transcription:

MEDCNA Pri medicina terminologio en Esperantujo: Recenzo de la Oklingva Medicina Enciklopedia Vortaro (OMEV) de Jozo Marević On medical terminology in the world of Esperanto: Recension of the Eight-language Medical Enyclopaedic Dictionary (ELMED) by Jozo Marević KLAWE Christoph Department of Neurology and Neurophysiology, Hospital of the Brothers of Mercy, Nordallee 1-3, Trier, Germany Abstract This articles summarizes briefly the needs of medical terminology and highlights the history of medical dictionaries in the international language Esperanto. The pros and cons of the recently published Eight-language Medical Enyclopaedic Dictionary (ELMED) by Jozo Marević are discussed. Peculiar about this book is the fact that it stresses the importance of Latin as mainstay of medical terminology, but contains Esperanto-translations of the medical terms as well. n spite of some considerable flaws the ELMED constitutes a value in itself as an example of the European cultural tradition in medicine. By means of international collaboration the editors will definitely make the second edition a great success. Keywords: Medical terminology, medical dictionaries, operationalized diagnostics, Esperanto, Latin. Corresponding author: c.klawe@bk-trier.de Speciale por la internacia kunlaboro de medicinaj fakuloj klara terminologio estas bezonata. Por akiri sciencan progreson gravas, ke ĉiuj esplorantaj sciencistoj uzas la samajn difinojn por la solvendaj problemoj. Nur tiel ili povas ĝuste kompari siajn esplorrezultojn. En la historio de medicino terminologia ĥaoso ofte baris la vojon al mutuala interkompreno. Bona kaj klara terminologio ekzemple por diagnozoj des pli gravas, kiam ili ne povas esti konfirmitaj laŭ unu aŭ pli teknikaj datenoj ricevitaj uzante aparatojn aŭ laboratoriajn metodojn. Tiu ĉi problemo estas solvita en moderna medicino per t.n. peroperacia diagnozado, kiu signifas, ke komisiono de fakuloj el la plej altestimataj fakaj asocioj koncerne specialajn terenojn de medicino interkonsentas liston de kriterioj, kiuj devas esti plenumitaj por fari la diagnozon; samtempe tiel ili difinas, kiuj malsanoj kun kiuj nomoj fakte ekzistas laŭ la aktuala stato de scienca ekkono kompreneble afero de konstanta evoluo. Ekzemple La Monda Organizo pri Sano solvis la defion per la enkonduko de la nternacia Klasifiko de Malsanoj (CD), kies aktuale valida eldono estas la 10-a (CD-10) [1], la psikiatraj fakasocioj, por kiuj la problemo de historie tre diversaj nomenklaturoj estis aparte tikla, per la eldono de la Diagnoza kaj Statistika Manlibro (DSM), nun en la 5-a versio (DSM-V) [2]. Tiuj klasifikiloj estas tutmonde uzataj. Bona ekzemplo por peroperacia diagnozado el la neŭrologa fako estas ekzemple la Reviziitaj McDonald-Kriterioj el la jaro 2010 [3] por la diagnozado de Multobla Sklerozo aŭ la iam laŭ la renkontiĝejo de la konsiliĝinta grupo nomitaj kriterioj por la diagnozado de Amiotrofa Flanka Sklerozo (ALS), unue la El Escorial [4], poste la Airlie House [5] kaj aktuale la Awaji-kriterioj [6]. Ekde la komenco de la Esperanto-movado fakuloj de diversaj sciencoj pripensis la taŭgecon de la internacia lingvo por faka agado. nter ili tuj troviĝis kuracistoj, kiuj revis pri ebleco faciligi internaciajn kongresojn kaj elŝanĝojn de sciencaj novaĵoj. La uzado de fakvortoj de latina kaj malnovgreka deveno jam havis longan tradicion en medicino, kaj multaj kuracistoj estis alkutimiĝintaj al tiuj tradiciaj fakaj terminoj. Sekve, kvankam sendube eblas simple esperantigi ĉiujn tradiciajn medicinajn fakvortojn, ĉar ilia signifo estas ja simple tradukebla el la latina aŭ greka, la pioniroj de faka Esperanto-agado en medicino ofte decidis kvazaŭ enkonduki la konatajn latingrekajn fakesprimojn en Esperanton. 76 Article submitted: 02.12.2016 Accepted: 29.12.2016

MEDCNA Tiu decido estas komprenebla, ĉar ekzemple la termino diabeto estas por hodiaŭaj medicinistoj internacie tuj multe pli bone komprenebla ol la traduko de la originala greka vorto kiel transfluo. La unua grava rezulto de medicina terminologia laboro en Esperantujo estis en la jaro 1932 la publikigo de la Esperanta Teknika Medicina Vortaro (ETMV), verkita de d-ro Maurice Briquet (1865-1953) de Lille, Francio, kaj eldonita de nternacia Medicina Revuo [7]. Dua notinda paŝo estis la Esperanta Medicina Vortaro (EMT) de d-ro Josef Hradil (1924-2008), Ĉeĥio. Surbaze de ĝi, je la jaro 1979 la redakcio de la Universala Medicina Esperanto- Asocio (UMEA) eldonis post pridiskutoj kaj faka interkonsento prilaboritan version kiel EMT de la UMEA [10]. En la jaro 2001 la 720-paĝa Angla-Esperanta Medicina Terminaro (AEMT) verkita de profesoro Yamazoe Saburoo (1908-2007), Japanio, estis eldonita de la UMEA-Shinoda-Kuracejo en Krakovo, Pollando [11]. Laŭ ekspliko en la antaŭparolo la aŭtoro precipe celas helpi al tiuj kuracistoj aŭ medicinistoj, kiuj studis medicinon pere de la angla lingvo kaj nun deziras verki medicinan artikolon en Esperanto [12]. Yamazoe baziĝis la esperantan tradukon de la anglaj kapvortoj sur la nun klasika ETMV de Briquet kaj PV, unuafoje publikigita en la jaro 1970 [13]. Li indikas ĉiam, el kiu de tiuj du fontoj la uzita esprimo venas. Yamazoe tamen rekomendas al la uzantoj de AEMT preferi la terminon en PV, ĉar la termino en la vortaro de Briquet povas esti malnova. Kiam li Maurice Briquet, Esperanta Teknika Medicina Vortaro (ETMV) 1-a paĝo Tiu ĉi bindita eldono en poŝlibra formato kun 359 paĝoj estis produkto de plibonigo de antaŭa provversio laŭ instigoj, kiujn la aŭtoro ricevis de kolegoj el diversaj landoj. Troviĝas en la ETMV la proponitaj kapvortoj kun mallongaj eksplikoj en Esperanto. En la antaŭparolo Briquet skribas, ke Ĉiuj lingvoj evoluas, kaj, iom post iom, per uzado, per interkonsento, per pridiskutado, ni akiros sufiĉe bonan teknikan lingvon. [8] La pioniran kaj modestan sintenon de la aŭtoro eĉ emfazas aparta paĝo kun Konsiloj al la korektontoj [9]. Sur limigita merkato nur aperis unu eldono de la ETMV. Yamazoe Saburoo, Angla-Esperanta Medicina Terminaro (AEMT) kovrilpaĝo, SBN 83-908748-1-4 77

MEDCNA ne trovis la terminon en ambaŭ vortaroj kaj aliaj, li mem faris novan vorton ĉefe el la angla termino laŭ la ortografio de Esperanto. Yamazoe kunlaboris kun internacia skipo por pretigi sian terminaron, partoj de la verko estis antaŭe publikigitaj kiel aldonaĵoj al Medicina nternacia Revuo (MR), organo de la Universala Medicina Esperanto-Asocio (UMEA) por instigi diskuton kaj plibonigon. La kunlaborantaro de Yamazoe konsistis ĉefe el aktivaj UMEA-anoj. En la jaro 2006 sekvis de la sama aŭtoro kaj eldonejo la Esperanta-Angla Medicina Terminaro (EAMT) [15] kun 533 paĝoj, kiu bone kombinis kun la AEMT al AEMT-EAMT en du volumoj. Ĉefa novaĵo kompare al la AEMT estis la enkonduko de la medicinaj terminoj el la PV-eldono el la jaro 2002 (NPV) [16]. Ankaŭ de la AEMT-EAMT ĝis nun unu eldono estis presita. Por praktika uzado la AEMT-EAMT estas tiom taŭga, ke ĝi ĝis nun estas uzata kiel referencverko de la UMEA kaj ties organo MR. Nun aperis je la jaro 2016 kun eldondato de la jaro 2015 en la eldonejo Marka je Velika Gorica, Jozo Marević, Oklingva Medicina Enciklopedia Vortaro (OMEV) kovrilpaĝo SBN 978-953-98153-9-2 Kroatio, nova rimarkinda kaj pridiskutinda, interesa medicina vortaro, nome la Oklingva Medicina Enciklopedia Vortaro (OMEV) de profesoro d-ro sci. Jozo Marević, kroata fakulo pri la latina kaj germana lingvoj [17]. La bele bindita verkego en nur unu volumo, presita sur tre maldika papero, havas 3148 paĝojn. La granda amplekso de la verko estas kaŭzita de la fakto, ke temas pri medicina enciklopedio en la lingvoj latina, angla, franca, germana, hispana, itala, Esperanta kaj kroata. Ne klaras, kial en internacia verko ne estas elektitaj la SO- 639 mallongigoj por la specifaj lingvoj, sed aliaj (eng., fr., d., es., tal. kaj ilo). El la uzitaj lingvoj la recenzanto mem, medicina fakulo pri neŭrologio kaj psikiatrio, krom Esperanto regas nur la germanan, la anglan, la latinan kaj ne sufiĉe bone la francan, do la sekvonta recenzo nur koncernas la ĝeneralan formon de la verko kaj la Esperantan, latinan, germanan kaj anglan enhavon. Recenzoj de la aliaj partoj de la libro espereble estos verkitaj de aliaj fakuloj. Kvankam oni trovas la vorton Esperanto sur la kovrilo de la OMEV, la aŭtoro laŭ ekspliko en la Eo-versio de la antaŭparolo elektis la mallongigon ilo por Esperanto ene de la libro kiel omaĝo al Helmar Frank kaj vo Lapenna [18]. Estas publikigitaj antaŭparoloj en ĉiuj ok lingvoj, kiuj tamen laŭ la enhavo pli aŭ malpli subtile malsimilas. Kiel referenclingvo kaj ĉiufoje lingvon de la unua kapvorto la aŭtoro elektis la latinan, ĉar, laŭ ekspliko en la sama versio de la antaŭparolo, ĝi estis tra multaj centjaroj la medicina lingvo [19]. Laŭ rimarko en la germana versio de la antaŭparolo [20] kialo por la unuarangaj pozicioj de la latinaj kapvortoj eĉ estas helpi...revenon kaj reenkondukon de la latina lingvo en la medicinon de la mondo. Tiu estas iel altestiminda sinteno el la vidpunkto de eŭropa tradicio kaj klasika edukado, sed tamen ankaŭ iel romantika, ĉar nerufeteble hodiaŭ la plej grava lingvo en la sciencoj, kaj tiel samtempe ankaŭ en medicino, estas la angla. La tendenco fakte en multaj landoj estas, ke medicinistoj, kiuj estas alkutimiĝintaj al legi gravajn publikaĵojn en la angla, komencas uzi la anglajn esprimojn kiel fremdvortoj en sia nacia faklingvo (kiel ekzemple Stroke Unit por Departemento pri Apopleksio ). Tiun tendencon la publikigo de la OMEV certe ne ŝanĝos. Bona ideo, inkluzivi en la libron deklarojn pri etikaj valoroj, la ĵuron de Hipokrato, de la 78

MEDCNA medicinaj asocioj en la landoj, kies lingvoj estas uzitaj. Alia altestiminda omaĝo al klasika medicina edukado. Tralegante la germanan version de la antaŭparolo oni tuj rimarkas, ke ĝi ne estis verkita de denaskulo. Mirinda fakto, ĉar per internacia kunlaboro certe estus facila trovi provleganton, kiu regas la germanan ne kiel fremdan, sed sian propran lingvon. Ekestas problemoj el tiu manko ankaŭ koncerne la germanajn kapvortojn. Ekzemple Harnruhr kiel ekvivalento de diabeto entute ne plu estas komprenebla por nuntempa germana kuracisto, kvankam la esprimo certe troviĝas en iu historia lernolibro de interna medicino. Povas esti senchava inkluzivi tiun malnovan esprimon en la liston de la tradukoj, se la celo estas helpi ankaŭ la komprenon de historiaj medicinaj libroj; tamen tiu ebleco verŝajne ne ofte estos bezonata de la leganto, sed kontribuas al ega dikeco de la OMEV. La bibliografio citas la plej ofte uzitan germanan medicinvortaron, Pschyrembel, kiu longtempe estis noveldonita ĉiun kvaran jaron, en la versio de 1998. Pli aktualaj eldonoj aperis je la jaroj 2002, 2004, 2007, 2011, 2012, 2013 kaj 2015 [21]. Fakte en la listo de la konsilantoj pri lingvaj kaj medicinaj artoj (5-a paĝo de la libro, sen paĝonumero) troviĝas 40 kroataj fakuloj vivantaj kaj laborantaj en kaj ekster Kroatio, nur la menciita specialisto pri la angla estas japano, la specialistoj pri Esperanto brazilano kaj ĉino. Bedaŭrinde, ke oklingva enciklopedio ne havis almenaŭ same multnacian konsilantaron. Ankaŭ strange estas, ke inter la kunlaborantoj entute ne troviĝis membroj de la Universala Medicina Esperanto-Asocio (UMEA), kiu ne estis kontaktita de la aŭtoro. Estas ja konata, ke gravaj klopodoj por la plibonigo de esperanta terminologio en medicino eliris de tiu faka asocio, kiel la supre menciitaj ETMV, EMT de UMEA kaj AEMT- EAMT montras. Rigardo en la liston de la por la preparo de la OMEV uzita literaturo montras ankaŭ, ke neniu el tiuj medicinaj Esperanto-vortaroj el la ĉirkaŭaĵo de la UMEA estis atentitaj. li ne aperas en la bibliografia katalogo [22]. Konsekvenco estas, ke do la kunlaborantoj por la Esperanta parto de la OMEV ŝajne denove elpensis esperantigojn de la konataj fakesprimoj. Kelkfoje ili trafis la esprimojn jam proponitajn de la supre priskribitaj aliaj terminaroj, kelkfoje ne. Kvankam la diferencoj nur estas malgrandaj kaj ofte nur koncernas la elekton de taŭgaj finaĵoj, laŭ la opinio de la recenzanto neniam utilas ĉiam denove fari la laboron (ekzemploj: AEMT epidurala, OMEV epidura; AEMT skizonikeco, OMEV skizonikio k.t.p.). Kompreneble oni certe povas pridiskuti la plej bonan solvon el filologia vidpunkto, sed tiel oni povas okupi ankoraŭ multajn generaciojn. Se ne ekzistas grava kialo ŝanĝi la jam en la AEMT- EAMT aŭ PV enkondukitan fakan esprimon en Esperanto, miaopinie indas konsekvence uzi ĝin por celi regulecon kaj klarecon. Ne nepras krei novajn proponojn por malnovaj fakesprimoj en novaj fakvortaroj sen respekto de la jam ekzistantaj. Plia problemo estas tiurilate, ke la bibliografia listo de la OMEV citas la PV-eldonon de la jaro 1984 (p. XXX) [23] intertempa apero de pli aktualaj PV-versioj estis jam kialo por Yamazoe ĝisdatigi sian AEMT per aldono de EAMT. Kiel la aŭtoro de la OMEV en la antaŭparolo same klare konstatas kiel ĉiuj siaj antaŭuloj, tute alia situacio estas, kiam novaj malsanoj, metodoj aŭ aparatoj aperas en medicino ili bezonas novajn terminojn, kiuj estas pridiskutindaj inter fakuloj antaŭ fina agnosko por faka uzado. Koncerne la latinan parton de la OMEV ekzemple la plej aktuala oficiala nomenklaturo de la anatomoj, Terminologio Anatomica, estas perfekte atentita. Kaj CD-10 kaj DSM-V mankas en la bibliografio. Tial aparte menciinda estas la psikiatra parto de la vortaro. Kvankam multaj terminoj el la malnova psikopatologio, kiuj kontribuis al konfuzo en psikiatrio, estas enigitaj en la vortaron, oni vane serĉas la plejmulton de la diagnozaj kategorioj el DSM-V, nuntempe devige uzitaj de internacie kunlaborantaj psikiatroj. Tamen kompreneble eblas trovi unuopajn vortojn, kun kiuj oni ofte sukcesas mem kombini la deziritajn terminojn. Same kiel diskutita supre koncerne la uzon de antikvaj esprimoj el interna medicino, avantaĝo de tiu strategio povas esti, ke OMEV povas helpi la komprenon de malnovaj lernolibroj pri psikopatologio. Kaŭze de ĉiuj tiuj kritikpunktoj la taŭgeco de la OMEV por la aktiva kuracisto estas iom limigita. Same la aplikeblo de la OMEV kiel helpilo por pacientoj kaj ne-fakuloj, kiel intecita almenaŭ laŭ la angla versio de la antaŭparolo, ekster Kroatio estas iomete limigita ĉar la mallongaj eksplikoj, 79

MEDCNA kiuj ofte akompanas la kapvortojn, nur troviĝas en la kroata. Entute, por pacientoj kaj ne-fakuloj sen konoj de la latina la latinaj kapvortoj ĉiam sur la unuaj rangoj de la vortlistoj ne invitas al serĉado, kaj indeksoj ekzistas nur por tri el la reprezentitaj lingvoj, nome la kroata, la angla kaj la germana. Mankas la enplekto de fakterminoj el kutime uzitaj modernaj internaciaj diagnozaj terminaroj (CD-10, DSM-V kaj aliaj). Esperantista medicinisto devas pledi por atento de la jam en Esperanto ekzistantaj gravaj medicinaj terminaroj. Ĝenerale, internacia skipo por prepari la duan eldonon estas rekomendinda por perfektigi la lingvan kvaliton kaj ĝisdatigi la enhavon. ndeksoj por ĉiuj uzitaj lingvoj necesas. Resumante, la OMEV estas admirinda atesto de la laborforto kaj idealismo de la aŭtoro kaj ties kunlaborantoj. Kun ĝia altestimo de la latina kiel tradicia kulturlingvo kaj de medicino kaj de Eŭropo kaj la celita internacieco per oklingva formato, la OMEV estas vera monumento de Eŭropa klereco. Malgraŭ la supre indikitaj malfortaĵoj, kiuj ankoraŭ bezonas plibonigon, OMEV estas modela specimeno de la esenco de Eŭropa kulturo kaj bone montras, ke Esperanto rajtas havi lokon en la fakvortaroj de medicinistoj. La verko kostas 190 kaj indas nian apogon. Resumo Tiu ĉi artikolo mallonge resumas la bezonojn de medicina terminologio kaj prilumas la historion de medicinaj terminaroj verkitaj en la internacia lingvo Esperanto. Avantaĝoj kaj malavantaĝoj de la antaŭnelonge eldonita Oklingva Medicina Enciklopedia Vortaro (OMEV) de Jozo Marević estas diskutitaj. Rimarkindas la fakto, ke ĝi akcentas la gravecon de la latina lingvo kiel bazon de medicina terminologio, sed ankaŭ enhavas la Esperantotradukojn de medicinaj terminoj. Malgraŭ kelkaj konsiderindaj malfortaĵoj la OMEV estas memstara valoraĵo kiel ekzemplo de la Eŭropa kultura tradicio de medicino. Pere de internacia kunlaboro la dua eldono certe estos granda sukceso. Referencaĵoj 1. http://apps.who.int/classifications/icd10/browse/2016/en#!/x 2. The Diagnostic and Statistical Manual of Mental Disorders (5th ed.; DSM 5; American Psychiatric Association, 2013) 3. Polman, C. H., Reingold, S. C., Banwell, B., Clanet, M., Cohen, J. A., Filippi, M.,... & Lublin, F. D. (2011). Diagnostic criteria for multiple sclerosis: 2010 revisions to the McDonald criteria. Annals of Neurology, 69(2), 292-302. 4. Brooks, B. R. (1994). El Escorial World Federation of Neurology criteria for the diagnosis of amyotrophic lateral sclerosis. Journal of the Neurological Sciences, 124, 96-107. 5. Airlie House Therapeutic Trials in ALS Workshop Contributors (1995). World Federation of Neurology Research Group on Neuromuscular Diseases Subcommittee on Motor Neuron Disease. Airlie House guidelines. Therapeutic trials in amyotrophic lateral sclerosis. Journal of the Neurological Sciences, 129, Suppl. 1-10. 6. Costa, J., Swash, M., & de Carvalho, M. (2012). Awaji criteria for the diagnosis of amyotrophic lateral sclerosis: a systematic review. Archives of neurology, 69(11), 1410-1416. 7. Briquet, M. (1932). Esperanta Teknika Medicina Vortaro; nternacia Medicina Revuo, Brussels, Belgium. 8. ibidem, p. 1 9. ibidem, p. 2 10. https://eo.wikisource.org/wiki/esperanta_ Medicina_Terminaro_(Hradil_1979) 11. Yamazoe, S. (2001). Angla-Esperanta Medicina Polland. 12. ibidem, 3rd page. 13. Waringhien, G. (1970). Plena lustrita Vortaro; SAT. 14. Yamazoe, S. (2001). Angla-Esperanta Medicina Polland. 3rd page. 15. Yamazoe, S. (2006). Esperanta-Angla Medicina Polland. 16. Duc-Goninaz, M. (2002). Nova Plena lustrita Vortaro; SAT. 17. Marević, J. (2015). Osmojezični Medicinski Enciklopedijski Rječnik; Marka, Velika Gorica, Croatia. 18. ibidem, p. X. 19. ibidem, p. X. 20. ibidem, p. X. 21. https://en.wikipedia.org/wiki/pschyrembel_ Klinisches_W%C3%B6rterbuch 22. Marević, J. (2015). Osmojezični Medicinski Enciklopedijski Rječnik; Marka, Velika Gorica, Croatia. Pp. XXV-XXX. 23. ibidem, p. XXX. 24. Terminologia Anatomica, Thieme 2011. 80